|
LEE Jung-kee
(Homepage) |
2008-07-04 16:01:15, Hit : 8,293, Rec. : 198 |
- Download #1 : D_ro_LEE.jpg (87.5 KB), Download : 29


Eksa prezidanto de UEA D-ro LEE Chong-yeong cxielen iris en la 4-a de
julio,2008.
Nome de KAEM,mi esprimas profundan kondolencon al la familianoj de D-ro
LEE Chong-yeong.
La funebra ceremonio okazos en la 7-a de julio en la katedralo
Susong,Taegu, Koreio.
LEE Jung-kee
==============================
Forpasis d-ro LEE Chong-Yeong (1932?2008)
La 4an de Julio 2008 forpasis LEE Chong-Yeong, unu el la plej elstaraj
nuntempaj esperantistoj.
La karmemora sinjoro naskigxis en 13a de Februaro 1932 en Samcheonpo en
Gyeongnam-provinco, Koreio. Doktor pri Komerca Ekonomiko, Kobe Univ.
Japanio. Estis prezidanto de UEA (1995-1998), prezidanto de KEA (1994-95 ,
1998-2001), honora prezidanto de KEA kaj honora membro de UEA (2004-).
Laboris, kiel cxefo, en UN Nutrajxo kaj Agrikultura Organizo (UN/FA,
1970-1987). Estis dekano kaj profesoro de la Komerca-Administracia Fako de
Gyungpook Sxtata Universitato en 1987-1994, kaj gxis nun en
post-universitata kurso de la sama universitato pri Komerca Etiketo, kaj
samtempe laboris, kiel cxefkonsilanto de Korea Industria kaj Evolua
Instituto. Estis vizit-profesoro de Kobe Universitato (Japanio), honora
profesoro de Nankaj Universitato (Cxinio) kaj orda profesoro de Akademio
Internacia en San Marino.
Estis ordenita per "Medalo de Entuziasma Subteno de Konstruo kaj Kunlaboro
por Cxina Amikeco" (de cxina sxtato) kaj ankaux "Medalo de Entuziasma
Subteno por Vjetnama Esperanto-Movado" (de prezidento de Vjetnamio).
Esperantistigxis per la memlernado kiel lernejano en 1948. Instruis,
prelegis, artikolis kaj verkis multajn librojn. Esperanto en la 21a jarcento
(2001), La 80-jara Historio de Korea Esperanto-Movado (2003), Ridante Lernu
(2007³â), Elektitaj Zamenhofaj Provervoj (2008) ktp. Unu el cxefrolulo por
eldoni la libron Historio por Malfermi Estontecon - Moderna Historio de
Cxinio, Japanio kaj Koreio. Kaj verkis multajn librojn rilatatajn al sia
studo en naiciaj lingvoj, korea kaj angla.
KIM Uson / vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio |
|
|