|
LEE Jung-kee
(Homepage) |
2008-08-02 07:18:54, Hit : 9,187, Rec. : 278 |

Dankon por via reago, Renato,
fakte mi sendis al vi la mesaghon informcele kaj pensis eble vi havas retaliron en la UK, kaj, char tie estis eble kelkaj koncernatoj.
Nu, bone, intertempe mi jam havis mesaghon de venki (venkatesh reddy), kiu promesis sendi al mi kontaktadresojn, tel.numerojn. Mi ricevis respondon de Zeiter Perera kaj atendas la sekvantan.
Mi ghoje konstatis ke la srilanka agado ricevis signifan atenton:
"Subvencio Cigno"
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=296#5
despli ke mi havas tre profundajn spertojn skribitajn en mia koro kaj memoro el la tempo de mia agado tie.
Indus kontakti s-inon Daya Wickramasinghe (profesorino en la Universitato de Kelaniya, kie mi instruis esperanton):
<http://www.kln.ac.lk/humanities/department/linguistics/html/staff/D_M_Wickramasinghe.html>
Kiel vi vidos sur shia pagho, shi publikigis vortaron:
"Esperanto Sinhala Dictionary, Apace Graphics, Kelaniya, 2007"
kaj certe kunlaborus kun Zeiter en la agado, publikigoj, ktp. Mi sendis shiajn detalajn, aktualajn kontaktindikojn al Zeiter.
Despli estus bone kunlabori kun shi, char shia edzo vershajne estas ankorau Membro de la Parlamento (MP), kiel li oficis tiutempe por la distrikto de Eheliyagoda.
Mi estas je dispono de aktualaj agantoj por kunlaboro.
Nur menciante:
junulino skribis al ni (Bazela grupo kaj redakcio de SESi) en sufiche bona esperanto pri tio ke:
"Samidejanoj! ĉiu studanto de nia kurso havas retposta adreso. Ni uzas komputero de nia instituto por nia praktikaj taskoj. Ĉu vi povas sndi via respondo al mia retposta adreso ĝi estas rapide. "
kunsendante bildkartojn kun bondeziraj tekstoj surskribitaj en Eo. Sammesaghe shi ankau petas subtenon por sia patrino malsana. Do estus bone havi pli (ofte) da kontaktoj por iom pli bone koni la aktualan situacion de la loka movado kaj de ties anoj.
La respondo al tiu chi mia mesagho venos vershajne de la koncernataj aktivuloj, kaj la aliaj adresitoj de mia mesagho simple porinforme sciighu pri chio tio kaj faru sian aliterenan laboron.
- estas ja multo farenda en/por esperantujo kaj ekster ghi.
amike, Stefano
-----------------
http://be.linguistic-rights.org/
eble iam kreighos sinhala kaj tamila versioj...
-----------------
|
|
|