|
LEE Jung-kee
(Homepage) |
2008-08-09 18:39:13, Hit : 8,305, Rec. : 197 |

Estimataj,
Jen mi sendas al vi la informo pri Internacia Himalaja Renkontigxo,
kiu onazos venontjare, en marto-aprilo. Tre bedauxrinde ke ni ne
sukceos sendi gxis surpapere dum la UK. Mi de mia koro invitas vin al
nia programo, kaj gxi cxiel helpas al nia movado.
Razen Manandhar
Prezidanto,
Nepala Esperanto-Asocio
8-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
KIO: Internacia Himalaja Renkontiĝo
KIAM: 2009-02-26 gxi 2009-03-10
KIE: Anapurna kaj Katmando de Nepalo
La Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la okan dekdutagan Internacian
Himalajan Renkontiĝon por konigi sian landon al alilandaj
esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi
samnivele kun Nepalo rilate naturan, etnan kaj kulturan diversecon.
Partoprenante la renkontiĝon, vi havas la ŝancon formi vian propran
bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilandaj
esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn.
Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la renkontiĝo en Katmando
valo kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Tieaj historiaj distriktoj kaj
monumentoj atestas ĝian riĉan kulturan pasintecon notinde tiuj de la
plej grandaj Patano kaj Bhaktapuro kie vi povos vidi kiel nevaraj kaj
tamangoj, la originaj etnoj de la valo restas fidelaj al siaj
jarcentaj tradicioj malgraŭ la multeflanka moderniĝo de la valo.
La ĉefa parto de la renkontiĝo programo estos vojaĝo al alia granda
valo de Nepalo, Pokhara situante okcidente de Katmando je 200
kilometroj. Survoje vi haltos por fari rajdon flose sur Trisuli rivero.
Pokhara same kiel Katmando situas en la meza regiono de la lando sude
kelkdekajn kilometrojn de la Himalaja montaro, kaj de ĝi vi povas ĝui
fabelan panoramon de la montoj de Anapurna, Dhaŭlagiri kaj Manaslu. La
pinto de Maĉapuĉre (la fiŝvosto) majeste dominas la scenon.
De Pokhara vi entreprenos Beshisahar rondpiedvojaĝon ĝis Pokhara tra
Anapurna Himalaja Regiono dum kiu vi havigos al vi (krom kelkajn
dolorajn muskolojn!) bonegan ideojn pri la montara vilaĝa vivo, tiel
kiel la plejmulto de la popolo ĝin spertas tage.Vi ankaŭ ĝuos
majestajn vidaĝojn de la Himalaja montaroj de Anapurna, Nilgiri, kaj
Daŭlagiri .Laŭ dire ĉi tiu Galegaun Ghanpokhara piedvojaĝo al la bazo
de Anapurna estas unu el la plej bonaj tiaj vojoj en la tuta mondo.
Tie vi povas observi la vivon kaj kulturon de la etna popolo precipe
gurungoj, ghaleoj kaj thakalioj.
La gurungoj/Ghaleoj estas famaj pro siaj kuraĝo kaj braveco en batalo.
Multaj el ili servas en armeoj de diversaj landoj (ili estas honestaj,
sinceraj kaj naivaj).
La gurunga popolo parolas sian propran lingvon. Laŭ lingva kaj etna
ecoj ili parencas al la magara, thakalia kaj kirata gentoj. La
gurungoj estas ankaŭ famaj pro sia honesta pensmaniero kaj siaj riĉaj
danca kaj muzika tradicioj. Ili estas ĉiam ridemaj malgraŭ siaj
penegaj vivoj. La plimulto de ili vivas en la alta Lamĝung kaj Kaski
distrikto laŭ flanko de Marsangdi rivero. La vivo de tiuj monthomoj
estas modesta ĉar laboro sur la deklivoj estas penega.
Dum via restado vi loĝos en bonkvalitaj hoteloj kun matenmanĝo. Ĉiuj
manĝkostoj (en la montara parto) kaj aliaj kostoj en Nepalo estas
inkluzivitaj en la aliĝkosto sed tiu ne ampleksas asekuron. La kotizo
estis kalkulita por kovri kostojn - ne por gajni monon. Similaj
turismaj servoj kutime kostas preskaŭ 90 eŭrojn tage, multaj niaj
estas volontulaj servoj de nepalaj esperantistoj.
Specialaĵo de tiu montara regiono estas la famaj gurungaj selaladoj.
Vi trapasos kelkajn inkluzive Khudi Galegaŭ Bhuĝung, Pasgaun ktp. La
montareto tie estas kovrita de arbaro de rododendro, la belega nacia
floro de Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj (presbitoj)
cervoj (kapreoj) kaj diversaj specoj de birdoj montaraj.
La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝogrupoj. Ĉi-foja
itinero estas preskaŭ virga kaj nedifektita pro troa turismo.
EBLAJ VIDOJ DE MONTAROJ
MCAPUĈRE (6700mtr) ANAPURNA (8090mtr) ANAPURNA IV (7550mtr) LAMĜUNG
HIMAL (7000mtr) HIMALĈULI (6750 mtr) multaj pintoj.
= =
LAŬ TAGA PROGRAMO
26 a de februaro : Alveno bonvenigo interkonatiĝo
27 a de februaro :vidindaĵo Pashupati kaj Bhauddnath
28 a de februaro :Vidindaĵo Patano kaj Bhaktpuro
01 a de marto: Veturo al Beshisahar Kaj Khudi
02 a de marto :De Khudi ĝis Ghale gaun
03 a de marto : De Ghalegaun ĝis Bhujung
04 a de marto : De Bhujung ĝis pasgaun
05 a de marto: De pasgaun ĝis pakhurikot (naidar)
06 a de marto : De pakhurikot ĝis Hotelo Daybreak Begnas lago aŭ Pokhara
07 a de marto : De Begnas ĝis Pokhara
08 a de marto : Vidindaĵoj kaj forveturo al Kathmanduo
09 a de marto : Libera tago Internacia vespero
10 a de marto : forflugo
(Laŭ taga itinero sanĝeblas pro neatendataj kialoj)
= =
La kotizoj
La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto la la jena grupiĝo
A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj mencitiaj ĉi sekve sub B
B: Bulgario, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, eksjugaslaviaj landoj,
Rumanio, Pollando ekssovetuniaj landoj, Ĉiuj landoj de Azio (escepte
Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina
Ameriko.
Kotizoj sube estas en usonaj dolaroj kaj por unu persono.
= = =
Kotizo
ĝis 30-9-2008 ekde 1-10-2008 ekde 1-1-2009
A 500 550 600
B 450 500 550
Supre menciita kotizo validas por dulita ĉambro, se vi deziras
unulitan ĉambron bv. aldoni 50 usonajn dolarojn al ĝi, dum montara
piedvojaĝo unulita ĉambro ne estas garantiita.
La adreso de 8-a IHR Komitato
Nepala Esperanto-Asocio
G.P.O. post box no: 8974 cpc 102 Kathmandu, Nepal
Retadreso: http://nespa.saluton.dk
retposxto: jacob.nordfalk@gmail.com
Telefono: 00977-1-6209877
(26-a de februaro - 10-a de marto 2007)
Organizo de
Nepala Esperanto-Asocio
Katmando, Nepalo
|
|
|