Dankon pro la gratulo kaj la laudoj, kiuj certe instigos nin labori ech pli, kaj esperigas je apogo de UEA por niaj estontaj planoj.
Mi volonte aldonas ke ankau en la chefa retejo de IVU, ekz. en la pagho pri historio, estas loko por Esperanto kaj la ligo inter (la movadoj de) vegetaranismo kaj Esperanto. Do ankau la neesperantistoj povas legi pri Esperanto. Vidu http://www.ivu.org/history/societies/esperanto.html. Ni intencas disponigi al la retejestro pli da informoj por tiu retpagho.
Mi alvokas vegetarajn esperantistojn membrighi en TEVA por ke ni povas pli kaj pli bone informi neesperantistajn vegetaranojn pri Esperanto. Sciigu nin pri viaj deziroj kaj ideoj por agado dum UK en Bjalistoko!
Mi kaptas ankau la okazon atentigi la vegetarajn esperantistojn, ke se ni partoprenas minimume 30ope en la Internaciaj Vegetaranaj Kongresoj, Esperanto ighos oficiala lingvo de tiu kongreso (che aligho indiku la lingvon kiel preferon). La sekva Internacia Vegetarana Kongreso okazos en Jakarta, Indonezio, en oktobro 2010. Oni atendas milojn da indonezianoj, do estus bonega okazo (pli)esperantigi la landon. Mi speciale alvokas al aziaj esperantistoj, ech nevegetaranoj. Che http://www.ivu.org/congress/2010/index.html eblas aboni al novajhlisto pri la IVU-kongresoj. Estus ege bona propagando por Esperanto en Indonezio se ghi estas oficiala lingvo de granda internacia kongreso!