Nome de Japana Esperanto-Junularo, mi informigxos pri la Komuna Seminario (KS).
Ni dankus se vi diskonigos al viaj membroj la "aziecan"renkontigxon.
-Kio estas KS?
La Komuna Seminario inter cxina, korea, japana junularo, kiu okazas cxiujare inter tri landoj.
Ni cxiam atendas kaj bonvenigas partoprenantojn ekter la tri landoj!
-Kiam?
la 27-29a de decembro en 2008
-Kie?
Jokohamo, Japanio
-Kion?
Amika Vespero(kanto de KS aperos!), diskutoj pri la cxeftemo(Ekologio en nia cxiutaga vivo) kaj pri junulara movado, bankedo,
nokta babilado en kandeloj, ekskursoj ktp
Pri la detaloj, bv. legi la dosieron.
Se vi havas demandojn, ne hezite skribi al jej_kontakto@yahoogroups.jp
Sincere via,
AMANO Yayoi
prezidantino de Japana Esperanto-Junularo