ÇØ¿Ü/¹æÇÑ ¼Ò½Ä/Novajxoj ekster Koreio

 Login  Join

:: Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio
LEE Jung-kee  (Homepage) 2008-09-06 10:13:35, Hit : 10,312, Rec. : 119


by Redakcio — Laste modifita: 2008-09-04 21:37

En Norda Koreio, unu el la plej fermitaj landoj de la mondo, la Esperanto-movado dum kvardek jaroj ne aŭdiĝis. Tamen plu ekzistas esperantistoj, sed ili apenaŭ kontaktas la eksterlandan Esperanto-movadon, kvankam ili estas dungitaj de la registaro por propagandi pri Norda Koreio. La pola entrepreno Esperantotur nun planas vojaĝon al Norda Koreio, kun eventuala renkontiĝo kun lokaj parolantoj de Esperanto. "Se la ĉi-foja vizitado estos sukcesa, poste okazos ofta vizitado de Norda Koreio", rakontas Liu Jianguo, unu el la organizantoj.


Tuj post la Korea milito, en aŭgusto 1953, la Esperanto-movado en la norda parto de Koreio suferis gravan baton, kiam estis elpelita el la komunisma partio Pak Hunyung, eksa vicĉefministro de Norda Koreio kaj iama elstara aktivulo de la Esperanto-movado.

Li estis arestita, mortkondamnita kiel spiono de usona imperiismo en la Zamenhofa tago, la 15-an de decembro, kaj ekzekutita kredeble en la 20-a de decembro. En la severaj postmilitaj kondiĉoj aliaj esperantistoj sendube ne emis afiŝi siajn iamajn internaciajn kontaktojn, sed preferis diskrete silenti.

La Esperanto-movado en Norda Koreio tamen evidente revigliĝis fine de la 1950-aj jaroj. En 1959 estis fondita (Norda) Korea Esperanto-Asocio, kies prezidanto estis Chu Bong Uk, la tiama ministro pri financoj de Norda Koreio. Kvin jarojn poste, en 1964, la asocio eldonis 350-paĝan vortaron de Esperanto.

Laŭ la antaŭparolo de la vortaro, la "Esperanto-movado progresas laŭ la saĝa gvido de la Laborista Partio kaj la registaro". La vortaro, kies aŭtoro estis Kim Hyungro, enhavas specialan sekcion kun esperantaj nomoj por la diversaj institucioj de la registaro, politikaj partioj kaj sociaj organizaĵoj de Norda Koreio.

- Ŝajnas, ke la movado tiam estis aktiva. Post tio, ni ne havas informon, rakontis Lee Chong Yeong antaŭ du jaroj, kiam Libera Folio serĉis informojn pri la Esperanto-movado en Norda Koreio.

La sola konata ligo inter Esperanto kaj Norda Koreio dum la lastaj jaroj estis Asocio por Amikeco kun Koreujo, KFA, fondita en la jaro 2000. Ĝia senpretenda retejo estas registrita en Hispanio, kaj havas kelkajn esperantlingvajn paĝojn kiuj subtenas la linion de la nordkorea registaro. Esperantlingva demando, kiun Libera Folio sendis al la adreso de la retejo, tamen restis sen respondo.

Neatendita estis tial la reklamo pri vojaĝo al Norda Koreio, kun planata renkontiĝo de nordkoreaj esperantistoj, kiun fine de aŭgusto dissendis la pola firmao Esperantotur. Laŭ la programo, la vojaĝantoj unue vizitos Ĉinion, kaj tie ricevos vizon por Norda Koreio.

En Norda Koreio la turistoj laŭ la reklamo spertos du hotelajn tranoktojn en la nordkorea ĉefurbo Pjongjango, promenon tra la urbo, ekskurson al la 38-a norda latitudo, kiu dividas Nordan kaj Sudan Koreiojn, kaj "eventualan" renkontiĝon kun esperantistoj.

La aranĝanto de la vojaĝo, Andrzej Grzębowski, rakontis al Libera Folio, ke oni planas la vojaĝon jam de kelkaj jaroj, sed ĝis nun ne kolektiĝis sufiĉe da klientoj. Ĉi-foje li esperas kolekti grupon, spite la fakton ke la vojaĝo kostas 1.700 eŭrojn por unu persono.

- Ŝajne nun estos sufiĉe da kunvojaĝantoj por ĝin realigi. La viziton en Norda Koreio prizorgas Liu Jianguo en Ĉinio, kun kiu sukcese ni jam kunlaboras plurajn jarojn. Ni scias, ke en Dandong estas aktivaj esperantistoj, kaj ĝuste ili aranĝas vojaĝojn al Norda Koreio kaj tie havas Esperanto–kontaktojn, tiel en Dandong kaj Norda Koreio ni espereble havos Esperanto-renkontojn.

Liu Jianguo siavice konfirmis al Libera Folio, ke li efektive havas kontakton kun Esperanto-parolantoj en Norda Koreio.

- Jes, en Norda Koreio ekzistas esperantistoj, kiuj servas al la organizo de Amika Societo, kiu uzas ankaŭ Esperanton krom aliaj fremdlandaj lingvoj. Laŭscie ili ne multe kontaktas kun Esperantujo, tamen propagandas al la mondo per Esperanto ekzemple pri turismo, kulturo en Norda Koreio. Ni planas vojaĝi de Ĉinio al Norda Koreio kaj reen je la tria tagdeko de oktobro. Mi jam skribis al ili pri nia alveno, kaj esperas renkontiĝi kun ili en la ĉefurbo Pjongjang tiam. Akiri la vizon de Norda Koreio estas senprobleme, kaj tion nun ni jam solvas. Se la ĉi-foja vizitado estos sukcesa, poste okazos ofta vizitado de Norda Koreio.


Lastfoja vizito de esperantistoj al Norda Koreujo en...?
Afiŝita de Ulrich Becker je 2008-09-04 22:13
Tre interesa artikolo. Ĝi memorigas al mi la (ĉu?) lastfojan viziton de grupeto da esperantistoj al Norda Koreujo en somero de 1989, inter ili Jan Koszmaluk (tiama TEJO-Prezidanto) kaj mi mem. Tio estis dum la t.n. Monda Festivalo de Junuloj (maldekstrula kunveno de kelkaj miloj da gejunuloj el la tuta mondo). Mi memoras ke Jan Koszmaluk estis la oficiala reprezentanto de TEJO kaj eĉ havis oficialajn interparolojn kun ŝtataj reprezentantoj de Norda Koreujo pri Esperanto, sed mi ne memoras ĉu li estis informita pri la ekzisto de iuspeca Esperanto-vivo tie. Eble indas legi en malnovaj numeroj de "TEJO tutmonde" iun raporton de li.
Ulrich Lins en Norda Koreio
Afiŝita de Reinaldo Ferreira je 2008-09-05 15:25
Indas ankaŭ legi artikolon verkitan de Ulrich Lins, aperintan en Monato, pri lia vizito al la Nord-Korea ĉefurbo, kvankam ĝi ne rilatas al la Esperanto-movado. Mi ne certas, sed mi kredas ke ĝi aperis en unu el la pasintjaraj numeroj.
Eventualaj turistoj, esperantistaj aŭ ne, devas hasti, antaŭ ol la nano Kim Jong II, aspiranto al dio, mortigos sian popolon je malsato kaj tiel forviŝos sian propraĵon el la mondmapo.



Nord-Koreujo en la reto
Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-09-04 23:23
http://eo.wikipedia.org/wiki/KFA_(Koreujo)

http://www.korea-dpr.com/users/esperanto,


  : Rec.   : List

649   Internacia Virina Tago 2009, Hirosima    LEE Jung-kee 2009/01/16 68 5789
648   Tranĉilo-kanjono kaj glacipistujoj    LEE Jung-kee 2009/01/12 83 5079
647   Esperanto-okazajxoj en Azio en 2009    LEE Jung-kee 2009/01/09 59 7465
646   Ideo por Obama    LEE Jung-kee 2009/01/05 88 4866
645   ILEI konferencos en Krakovo!    LEE Jung-kee 2009/01/04 198 5797
644   Esperanto en komerco    LEE Jung-kee 2008/12/27 67 7414
643   Novajxo el Harbino  [4]  LEE Jung-kee 2008/12/25 79 6006
642   Raporto de 31-a Jara Kongreso de PakEsA  [9]  LEE Jung-kee 2008/12/25 75 7081
641   Aperis nova subvencio por Korea Esperanto-Junularo...  [13]  LEE Jung-kee 2008/12/09 67 10277
640   La 1-a Junulara Renkontiĝo inter Ŭonbuli...  [21]  LEE Jung-kee 2008/12/09 101 7408
639   Verku por Azionia  [17]  LEE Jung-kee 2008/12/07 67 5294
638   LA 2-A ANONCO PRI LA 5-A TURISMA FESTO DE CHINIO  [10]  LEE Jung-kee 2008/12/05 86 7677
637   42-a konfereno de ILEI en 2009  [1]  LEE Jung-kee 2008/12/01 293 6413
636   Bulteno pri la 5a Cxina Turisma Festivalo (Zhongsh...  [16]  LEE Jung-kee 2008/11/30 72 9012
635   Plurlingva kaj mult-kultura Eduk-Programo por Azia...  [36]  LEE Jung-kee 2008/11/28 130 8849
634   La 27a Komuna Seminario en Jokohamo, Japanio!  [15]  LEE Jung-kee 2008/11/19 62 8422
633   Spreading the word  [15]  LEE Jung-kee 2008/11/11 247 6200
632   Forigi barilojn  [3]  LEE Jung-kee 2008/11/10 68 5090
631   La IV-a Kongreso de Vjetnama Esperanto-Asocio  [3]  LEE Jung-kee 2008/11/04 76 11200
630   Movado en Israelo  [13]  LEE Jung-kee 2008/11/02 69 6576
629   Esperanto-vojagxo tra Postolimpika Cxinio 18-29.10...    LEE Jung-kee 2008/10/31 89 7269
628   Lando de lotuso, Vjetnamio    LEE Jung-kee 2008/10/30 82 7332
627   BILANCO DE LA IV-a KONGRESO DE VJETNAMA ESPERANTO-...    LEE Jung-kee 2008/10/29 544 12268
626   ¡Ú Eŭropaj vojaĝantoj en Dandong    LEE Jung-kee 2008/10/29 100 6557
625   La IV-a Kongreso de Esperanto-Asocio de Ho Chi Min...    LEE Jung-kee 2008/10/28 67 8463
624   Buller vizitis Koreion    LEE Jung-kee 2008/10/28 85 5235
623   Konciza raporto pri IKEF CHINA 2008    LEE Jung-kee 2008/10/18 68 6128
622   Novajxo el Vjetnamio    LEE Jung-kee 2008/10/14 64 7289
621   Laosaj esperantistoj naskigxis.    LEE Jung-kee 2008/09/30 77 8579
620   ESPERANTO KURSO POR LAOSAJ STUDENTOJ EN HO CHI MIN...    LEE Jung-kee 2008/09/22 102 11199
619   Komenciĝis la interŝanĝo inter geju...    LEE Jung-kee 2008/09/22 93 9461
618   Esperanto-movado en Tajvano    LEE Jung-kee 2008/09/21 111 10076
617   ALVENO AL KOREIO DE MIREJO EL SVISLANDO    LEE Jung-kee 2008/09/19 127 6657
616   Festo, okaze de la 200a elementa kurso de SEK    LEE Jung-kee 2008/09/08 102 8554
615   Bv.viziti Azion!    LEE Jung-kee 2008/09/08 91 5030
  Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio    LEE Jung-kee 2008/09/06 119 10312
613   Novajxo el Koreio    LEE Jung-kee 2008/09/05 108 7629
612   30-a Jara Somera Kongreso de Esperanto en Pakistan...    LEE Jung-kee 2008/09/03 161 11729
611   CXINIO -Norda Koreio    LEE Jung-kee 2008/08/29 132 4599
610   Kio estas Komuna Seminario?    LEE Jung-kee 2008/08/28 119 7926
609   30-a Jara Somera kongreso en Pakistano    LEE Jung-kee 2008/08/25 108 9002
608   Renkontigxo inter japanaj kaj koreaj junuloj    LEE Jung-kee 2008/08/25 152 9710
607   Novajxo el Cxinio    LEE Jung-kee 2008/08/22 136 8209
606   Vegetara kongreso en Indonezio    LEE Jung-kee 2008/08/20 146 8401
605   100 jarojn da Esperanto kaj Vegetarismo    LEE Jung-kee 2008/08/20 149 10955
604   La 8a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2009    LEE Jung-kee 2008/08/18 142 7864
603   Novajxo el Armenio    LEE Jung-kee 2008/08/15 128 8417
602   Skolta movado en Barato    LEE Jung-kee 2008/08/12 125 8121
601   Sud-Osetio    LEE Jung-kee 2008/08/11 165 4683
600    8-a Internacia Himalaja Renkontiĝo    LEE Jung-kee 2008/08/09 198 8307

    : List [1][2][3][4] 5 [6][7][8][9][10]..[17]   [´ÙÀ½ 10°³]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2010 Zeroboard / skin by Webdimall