|
LEE Jung-kee
(Homepage) |
2008-09-08 08:18:14, Hit : 8,550, Rec. : 101 |

La 30an de aŭgusto. Seula Esperanto-Kultrcentro (SEK) festis memore al la 200a elementan Esperanto-kurson en Seula Junulara Gastejo. En la solenaĵo, kiun gvidis s-ino Min jung-jin kaj s-ro Song Ho-young, salutparolis LEE Jung-kee (la prezidanto de SEK). Sinsekvis gratulparoloj de PARK Wha-Chong (prez. de KEA), KIM Kwang-soo (prez. de E-Asocio de Ŭonbulismo) ktp. Por la evento gratul-mesaĝis Probal Dasgupta (prezi. de UEA), Renato Corsetti (eksprez. de UEA) HORI Yasuo (estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado) ktp. Ĉirkaŭ 120 homoj partoprenis en la festo.
Kadre de la celebrado okazis simpozio per la temo "Kiel verdigu Azion?" En ĝi prelegis 4 gesinjoroj: Eruda Li (el Ĉinio) prezentis pri "Fondiĝo de Universala Ligo pri Kulturo kaj Arto (ULKA) por aktuala praktiko de Esperanto"; AGOU Takaŝi (el Japanio) pri "Internacia kunlaboro pere de Esperanto, precipe pri la modelo inter Esperanto-Propaganda Asocio kaj Seula Esperanto-Kulturcentro; SO Gilsu (el Koreio) pri "Gravaeco de Esperanto-disvatigo por progresigi la movadon; LEE Jung-kee pri "La situacio de nuna azia Esperanto-movado. Post la celebrado diplomii la 11 novbakitojn en la 200a elementa kurso, oni ĝuis gaje drinkante, kantante kaj dancante en la amuza vespero. La festantoj tute forgesis tempo-pason ĝis la profunda nokto.
SEK, fondita en la jaro 1991 kaj estrata de LEE Jung-kee (eksa prez. de KEA kaj nuna prez. de KAEM), funkcias kiel privata institucio disvastigi Esperanton kaj stimuli intereson pri la lingvo al civitanoj. Ĝi okazigas ne nur Esperanto- kursojn elementajn aŭ mezklasajn, sed ankaŭ internaciajn kurskunvenojn per kaj por Esperanto foje kun Namkang Esperanto-Lernejo en Koreio kaj foje kun Esperanto-Propaganda Asocio en Japanio.
Ĝis nun 1,416 homoj lernis Esperanto en SEK. Kvankam ne ĉiuj el ili restas en Esperantujo, tamen brile aktivas por Esperanto-movado multaj entuziasmaj samideanoj, kiuj renkontis la komunan lingvon en la institucio.
S-ro LEE Jung-kee diris en la saluto: "Mi propagandis Esperanton al multaj homoj dum la 17 jaroj, kiam mi administris SEK. Multaj el ili krom la entuziasmuloj malaperis. Tamen mi ne malesperiĝas pro la foririntoj, ĉar mi ofte konvinkiĝas, ke mia afero ne estas vana, dank' al tiuj, kiuj revenas al Esperantujo eĉ 10 kelkajn jarojn poste de sia foresto." La kunfestantoj aplaŭdis lian sindonemon por Esperanto-movado.
KIM Uson / vicprezidantino de KEA
|
|
|