De la 13a vespere ĝis la 15a de aŭgusto la 21a Junulara Festivalo de Oomoto okazis en sankta tereno de Oomoto en urbo Kameoka, prefekto Kioto, Japanio. Okaze de tio, Esperantistaj Ŭonbulanoj el Koreio vizitis Kameoka-n. Ses Koreoj restadis en Kameoka de la 12a ĝis la 15a. En la 12a vespere Junulara Fako de Oomoto okazigis bankedon. Junaj Esperantistoj de Ŭonbulismo kaj Oomoto sinprezentis reciproke. S-ro Naruo Tadaŝi, la estro de Junulara Fako de Oomoto bonvenige salutis. Post la ludo de gitaro kaj kantoj ĉiuj ĝuis la Aŭa-dancon. Fine la gratulmesaĝo de Prof. LEE Jung-kee (Prez. de KAEM) estis prezentata.
De antaŭtagmeze en la 13a sume 16 gejunuloj vizitis urbon Kioto turisme. Vespere Koreoj partoprenis en la malferma ceremonio de Junulara Festivalo. S-ro Yun Chang-won, la estro de Ŭonbulisma Junulara Organizo prezentis Ŭonbulismon al ĉirkaŭ 300 gejunuloj de Oomoto.
s-ro Yun kun partoprenantoj el Koreio salutis en ferma cereminio
En la 14a antaŭtagmeze la partoprenantoj el Koreio vidis la vidbendojn "Paŝoj de Oomoto" kaj "Utafesto". Post tio ili promenadis en la sankta tereno "Ten'onkjo", Kameoka. Posttagmeze ambaŭ Junularaj Organizoj interkonsiliĝis pri estonta interŝanĝo. Vespere la Interkona Vespero okazis. Tiam Koreoj prezentis la Ŭonbulisman kanton "Ĉiame lumas luno" esperante. S-ro Lim Chung-hyon prezentis jodlon en japana lingvo. Ĉiuj partoprenantoj kune kantis la kanton "Ue ŭo muite arukou" en japana lingvo. Fine ĉiuj ĝuis Miroku-dancon.