Je la 29-a de septembro 2008 cxe Unio de la Amikecaj Organizoj de Hochiminh-urbo okazis la Renkontigxo kun la laosanaj lernantoj por transdoni al ili la atestilojn de Esperanto-kurso.
Sinjoro Tran Quan Ngoc prezidanto de Esperanto-Asocio de Hochiminh-urbo (EAH) sukcesis gvidante la kurson dum dek semajnoj (tri seancoj semajne). La laosanaj lernantoj oferis al ilia instruisto belan bukedon da floroj kun respekta dankemo.