Je la 19-a de oktobro 2008 Esperanto-Asocio de Hochimin-urbo (EAH) okazigis sian IV-an Kongreson (2008-2013) ĉe la Unio de Amikecaj Organizoj de Hochimin-urbo.
Sinjoro Lê Kinh Quốc-prezidanto de la Unio de Amikecaj Organizoj ĉeestis en la kunveno kaj donis al la partoprenintoj spertajn taskojn de la popola diplomatio. Sinjoro Lê Kính Quốc promesis helpon al EAH en venonta tempo.
La partoprenintoj elektis novan komitaton de EAH konsitante el sep membroj:
1. Sinjoro Trần Quân Ngoc : Prezidanto
2, Sinjorino Lê Thị Thiên Thu; vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario
3. Sinjorino Nguyễn Bắc Vũ. vicprezidanto
4. Fraŭlino Đào Mai Anh
5. Sinjorino Võ Thị Kim
6. Fraŭlino Đặng Ngọc Nhẫn
7. Fraŭlo Hồ Khuê .
Prezidanto Lê Kiến Quốc kaj sinjorino Mỹ Tiên - ĝenerala sekretario de la Unio de Amikecaj Organizoj oferis al sep komitatanoj de la IV-a kongreso bukedojn da floroj.
La IV-a Kongreso de EAH okazis sukcese kun plenamikeca etoso.