ÇØ¿Ü/¹æÇÑ ¼Ò½Ä/Novajxoj ekster Koreio

 Login  Join

:: BILANCO DE LA IV-a KONGRESO DE VJETNAMA ESPERANTO-ASOCIO
LEE Jung-kee  (Homepage) 2008-10-29 19:54:03, Hit : 12,267, Rec. : 544

BILANCO DE LA IV-a KONGRESO DE VJETNAMA ESPERANTO-ASOCIO
Hanojo, la 25-an de Oktobro 2008

La pasinta oficperiodo de nia Asocio okazigxis en la unua jardeko de la 21-a jarcento kiu, laux la opinio de la monda esperantistaro, estas la jardeko de Azio pro tio, ke okzigxis en tiu cxi kontinento sinsekvaj esperantaj eventoj: 2 UK-oj: UK 89 en Pekino (2004) kaj UK 92 en Jokohamo (2007), 3 AK-oj: AK 3 en Seulo (2002), AK 4 en Nepalo (2005) kaj AK 5 en Barato (2008) kaj unu IJK 63 en Hanojo (2007).
La pasinta oficperiodo estas ankaux markita per la elmontrigxado de la vjetnama esperantista junulara esperantistaro kiu sukcese gastigis Internacian Junularan Kongreson, somere de 2007.

*
* *

Nia esperanta asocio diferencigxas de la aliaj amikecaj organizoj per la fakto, ke por varbi siajn membrojn, ne suficxas enskribigxi. Por aligxi al la asocio, oni devas lerni la lingvon. Pro tio, trejnado estas la cxefa tasko de la asocio.

I. Trejnado

Kreado de la Trejna sekcio
Ekde la komenco de la oficperiodo, la Plenumkomitato kreis la Trejnan sekcion, grupigante instruemajn samideanojn. La sekcio definis nivelojn A-B-C lingvajn nivelojn kaj rekomendis uzendajn lernolibrojn.
Kursoj de Esperanto
Tra 5 jaroj, en Hanojo kaj Ho Chi Minh urbo malfermigxis multe da Esperanto-kursoj, kiu diversigxas per ilia amplekso, kaj karaktero:
- estas kurso por oficistoj de Unio de amikecaj organizoj
- estas eksperimenta kurso por 6-a gradaj lernantoj cxe Nguyen Sieu mezlernejo
- estas kurso por agxaj esperantistoj studantaj esperantan movadon pere de la revuo Esperanto
- estas kursoj kun restantaj 1- 4 lernantoj kiu tamen dauxras
- estas kursoj gvidataj de eksterlandanoj (s-ro Hori Yasuo kaj aliaj instruistoj). Speciale, la kurso de Hori-san en HCM urbo estis videofilmita kaj disdonita sub formo de kompaktdisko.
- Altnivelaj kursoj okazigxis nur kiam alvenis eksterlandaj instruistoj
- Speciale menciindas la kursaro por IJK helpantoj, kies rezulto estis la provizo de lingve kompetentaj aktivuloj pro tio, ke kvazaux cxiuj el ili estas fremdlingvaj studentoj. Tamen, la malforta aspekto estas, ke kvankam ni trejnis multe da lernantoj, multe el ili forlasis la movadon.

Pri la lernolibroj
Lernolibroj cxiam estas objekto de prizorgo. Antauxe, por A nivelo, ni uzis la ¡°Junulkurso¡±-n de SAT kaj kelkajn aliajn librojn. Lastatempe, la Trejna sekcio rekomendis provan instruadon per la ¡°Zagreb Metodo¡± de Kroata Esperanta Ligo, kun bona rezulto.
En B kaj C kursoj, la lernolibro ¡°Vojagxo en Esperanto-lando¡± de Boris Kolker estas active uzata. La lernantoj de kursoj uzantaj tiun libron komprenas la gravecon de Esperanta kulturo, cxu monda, cxu vjetnama: Cxiu esperantisto devas bone koni la esperantan kulturon, kun famaj auxtoroj kaj verkoj por firme kaj plenfide antauxeniri en la sia verda vojo. La kursanoj verkis skribajxojn sub formo de kajero titolita ¡°Vojagxo en Esperanto-lando¡±. Aperis entute 10 numeroj kaj la kolekto estas konservita en Viena Esperanto Muzeo (Auxstrio).
La lernolibro ¡°Esperanto per Rekta Metodo¡± của Stano Marcxek estas zorgeme tradukita en la vjetnaman de s-ino Le Thien Thu, presita kaj eldonita en Slovakio. Gxi jam estas prove uzata por instruado kun promesplenaj rezultoj.

Plibonigado de ekzamenoj
Lernado postulas ekzamenadon, taksadon.
Entute okazigxis 4 ekzamenoj je baza nivelo por pli ol 50 lernantoj, unu elementa ekzameno por 6 lernantoj laux ILEI/UEA.
La Trejna sekcio tre entuziasmigxas pri la apero de la esperanta versio de la Euxropa komuna referenckadro. Gxi arangxis 3 provekzamenojn, kun la helpo de s-ino Katalin Kováts, kunordiganto de la retejo edukado.net, por B1, B2 kaj C1 niveloj.
La volontuloj-kandidatoj faris la ekzamenon en reala tempo, la kopioj estis skanitaj kaj senditaj perrete al Hungario por kontrolo kaj taksado. La rezultoj estas kuragxigaj: 8/8 por B1 nivelo, 4/6 por nivelo B2 kaj 1/1 por nivelo C1. Tio montras, ke la nivelo de la lernantoj kompareblas kun internacia nivelo.
Eksterlandaj instruistoj
La Trejna sekcio active invitis spertajn fremdlandajn instruistojn alveni Vjetnamion. Tiaj vizitoj allogas la lernantojn kaj samtempe alportas al la lokaj instruistoj spertojn en la praktikado de rekta metodo.
S-ino Franciska Toubale multfoje instruis en HCM urbo, poste akceptis instrui en Hanojo. S-ro Hori Yasuo, kiel prezidanto de KAEM ankaux alvenis Hanojon kaj HCM urbon por instrui Esperanton. Plej fresxdate, somere de 2008, Prezemek Grzybowsky instruis en Hanojo dum duonmonato.
Fresxdate, HCM-urbo malfermis bazan kurson por 6 laosaj studentoj kun intenco ¡°verdigi Azion¡±, lauxplane de KAEM. Post universitata diplomigxo, tiuj studentoj revenos en sian landon kaj tie disvolvigxos la movadon.
Kvar vjetnamaj instruistoj aligxis al ILEI, la Internacia ligo de esperanto instruistoj.


*
* *

II. Informado - Propagando

Por disvolvigi la movadon, ni devas bone aktivadi en informado kaj propagando, precipe kiam en nia lando Esperanto estas ankoraux nesuficxe konata de la publiko, kaj ne ofte priparolata de la enlanda gazetaro.

A. Informado: Surpaperaj informiloj
• La Asocio havas sian organon, ¡°Verda Mesagxo el Vjetnamio¡±. La revuo aperas regule po 4 numeroj cxiujare en Esperanto kaj la vjetnama, reflektante cxiuaspektajn agadojn de la Asocio. La provincaj asocioj ankaux havas sian gazeton:
• Esperanto Asocio de HCM-urbo (EAH) havas sian ¡°Internan Dokumentaron kaj Informadon¡±, kies rolo de cxefredaktoro, tradukanto, tajpisto, presisto kpt. ludis s-ano Le Nhiem dum 19 sinsekvaj jaroj, farigxante fidinda informilo. La aspekto de la informilo plibonigxas dum tiuj lastaj numeroj, en 2008.
• Hanoja Esperanto-Asocio (HanEA) aperigas sian bultenon ¡°Verda Mesagxo el Hanojo¡± de kelkaj jaroj, regule kaj kun suficxe ricxa enhavo.
• Ekzistas ankaux KOVELI informilo, publikita de Klubo Verda Lingvo en malgranda formato. Post kelka tempo de neregula apero, gxin prenas nun en la manoj la komitato de VEJO.

Uzado de Interreto
La naskigxo de Interreto multe sxangxis la vizagxon kaj efikon de informado kaj propagando.
Cxe la komenco de la oficperiodo, aperis inter la vjetnama esperantistaro uzanta interreton la listo ¡°Diskutrondo¡±, kies instiganto estis s-ano Hoang Ngoc Boi.
Poste, sekvis la listo ¡°vjetnamaj esperantistoj¡± kun 110 membroj (100 enlandaj kaj 10 eksterlandaj). Tie cxiu povas konatigxi kun la vjetnama Esperanto-movado.
En 2008, post multfojaj hezitadoj, la Plenumkomitato finfine decidis malfermi sian retpagxon kun sama nomo ¡°Verda Mesagxo el Vjetnamio¡± argumete, ke la reta pagxo estos pli malmulte kosta ol la papera eldono. La kosto de papera eldono estas suficxe alta, kaj oni povas sendi eksterlanden nur 10 ekzemplerojn por cxiu numero, cxar la sendokostoj estas altaj.
En la skribado de gazeto, menciindas la ekzemplo de la sindonema samideano Phan Hong Vuong. Malgraux sia agxo, malbona sano, ne povante atendi cxe kunvenoj, li uzas cxiujn sian libertempon por skribi kaj traduki artikolojn. Gxis nun li jam tradukis pli ol 100 artikolojn, plejparte prezentante vjetnamajn vidindajxojn kaj omagxe donacas sian laborajxon al nia Kongreso sub formo de kompaktdisko.
VEJO kunlaboras kun junuloj el Japanio, Koreio, Cxinio por eldoni la retan gazeton La Amikeco. Bedauxribnde la gazeto malaperis de kelka tempo. Kelkaj VEJO-anoj partoprenas en la redaktado de la vjetnama versio de lernu.net.

B. Propagando

Temas pri informado por ekstermovadaj homoj. Propagando nepras por varbi novajn lernantojn kaj havi novajn membrojn. Tamen, tiu aspekto de agado estas ankoraux malforta pro tio, ke ni ne ankoraux sukcesis krei kondicxojn por propagando.
Speciale, ni sukcesis propagandi cxe la Fremdlingva Universitato dum preparado de IJK 63. 400 studentoj enskribigxis por lerni Esperanton, tamen la nombro de instruistoj ne suficxas, ne kapablante respondi al cxiuj demandoj. Ni ankaux ne bone propagandis kiam fremdaj instruistoj alvenis.
Rigardante propagando, 2 aferoj estis realigitaj:
• Presado de dukolora foldfolio por prezenti Esperanton kaj la Asocion, rikoltante bonan impreson.
• Kreado de aro de afisxtabulo por loksxangxa ekspozicio, kompakta, cxiampreta, multfoje uzebla.

III. Tradukado – Eldonado

Dum la oficperiodo, tradukado kaj eldonado registris menciindajn rezultojn:
• Kompilado de Esperanto-Vjernama Vortaro. Kun financa helpo de UEA. La laboro ne estas ankoraux finplenumita kaj necesas klopodi por finigi gxin en la jaro 2009.
• S-ro Le Cao Phan veterana esperantisto tradukis la klasikan versan romanon ¡°Truyen Kieu¡± esperanten, kun helpo de EAH en la tajpado kaj presado.
• La traduko en Esperanto de la ¡°Tagkajero de Dang Thuy Tram¡± farita de multaj esperantistoj ne ankoraux plenumigxis.
• La traduko de ¡°La Zamenhof-strato¡±, biografio de L.L. Zamenhof, la kreinto de Essperanto, rakontita de lia nepo enrolis la partoprenon de esperantistoj de ambaux nordo kaj sudo. La traduko aperos sub Kompaktdiska formato.
• Traduko de porinfana romano ¡°La mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapicx¡± fare de Phan Hong Vuong kaj Luong Ngoc Bao. Tio estas rezulto de kooperado kun Kroata Esperanto Ligo.
• Kelkaj esperantistoj partoprenis en la verkado de 3 kolektoj el Japanio: ¡°Raportoj el Vjetnamio¡± (dauxriga), ¡°Esperanto kaj mi¡± kaj ¡°Monatoj tra la Mondo¡± (de s-ro Hori Yasuo)
• Kontribuas per artikoloj al revuoj Kontakto, Juna Amiko (Ngọc Lan), La Revuo Orienta (Thu).
• Sendas artikolojn por radio elsendo de ZZZ radio el Auxstralio (Ngoc Bao, Cao Truong).
• Traduko en la vjetnaman de la lernolibro ¡°Esperanto per Rekta Metodo¡± (tradukis Le Thi Thien Thu, lingve reviziis Nguyen Xuan Thu), presita en Slovakio, publikita okaze de UK 94 en Roterdamo (Nederlando) kaj 100a jubileo de UEA.

IV. Organizo – Aktivado - Aplikado
A. Organizo
Dum la pasinta oficperiodo, kreigxis novaj bazaj organizoj:
VEJO. La plej grava kaj promesplena organizo estas la naskigxo de la Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) en Majo 2005, kun kontribuo de Nguyen Minh Toan.. Tuj post gxia kreado, VEJO kuragxe kandidatigxis por gastigi IJK-n en Vjetnamio. S-aninoj Mai Lan kaj Hai Ly respective partoprenis en IJK 61 (Zakopane, Pollando) kaj IJK 62 (Sarajevo, Bosnio Hercegovino) prelegis pri Vjetnamio, speciale en IJK 62 kun video disko kaj powerpoint prezentado.
En HCM-urbo 20 gejunuloj aligxis al junulara sekcio.

Gastigado de IJK 63 (2007) en Hanojo
Kun 150 partoprenantoj, internaciaj kaj vjetnamaj, IJK 63 estas meze multnombra kongreso. Tamen gxi respegulas grandan klopodon de la junularo kaj ankaux de la agxa esperantistaro.

Novaj bazaj organizoj:
Klubo Lucien Péraire, de studentoj, precipe fremdlingvaj studentoj. Plejparto el ili partoprenis kiel volontuloj-helpantoj en IJK-63. Ili estas varme lauxdataj de fremlandaj partoprenantoj pro ilia natura kaj spontanea karaktero kaj ilia lingva lernemo.
- En HanEA, kreis nova organizo: CELANTEC sekcio, cxe Fremdlingva Altnivela Metia Centro.
- En Nguyen Van Kinh sekcio kreigxis grupo por studado de Historio de Vjetnama Esperanto-movado, kies unua verko estas la ¡°Kronologio de Vjetnama Esperanto-movado¡± (1897-2004).

B. Aktivado
- ¡°Printempaj Renkontigxoj¡± regule okazigxas en Marto cxiujare. Tiu gxojiga renkontigxo allogas ecx amikojn ekster la movado, kun kantoj kaj kvizoj.
- Nguyen Van Kinh sekcio, KOVELI klubo dauxrigas sian aktivadon.
- HanESPE sekcio regule organizas ekskursojn kaj naskigxdatrevenajn bondezirojn kun donacetoj.
- Speciale en HCM-urbo organizas Te-rendevuejo de EAH, kun esperanta babilado kelkfoje per rete kun nordaj esperantistoj kaj ecx kun fremdlanda amiko el Hungario. Hori-san jam partoprenis en unu seanco.
- Specialaj arangxoj:
- 50 jubileo de VEA (1956-2006) kie esperantisto-pentristo Tran Quan Ngoc prezentis 100 siajn pentrajxojn.
- Kunveno por memori la 100an naskigxdatrevenon de Lucien Péraire. La franca esperantistaro emociigxis pri tiu novajxo, cxar nia lando estas la ununura organizo en la mondo kiu festis tiun eventon, omagxe al la franca laboristo kiu perbicikle traveturis tra Euxropo kaj Azio (inkluzive Vjetnamion) komence de la jaroj 1930 por propagandi Esperanton.

C. Aplikado de Esperanto:
- HanEA kaj Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj (HUAO) dauxrigas la cxiujaran konkurson ¡°Hanojo – via rendevuejo¡± por la internaciaj amikoj (en Esperanto ekde 2003 kaj ekde 2005 por la 5 aliaj linvoj)
- Kuracado de malsanoj per Yumeiho metodo estas dauxre praktikita cxe la Medicina sekcio de HanEA, kaj estas speciale prezentita kaj demonstrita dum IJK-63.
- HanEA ankaux aktive partoprenis en eventoj starigitaj de HUAO kiel ¡°Kanto konkurso pri Amikeco¡±, ¡°Gastronomia konkurso¡±, ¡°Porpaca kurado¡±.
- HanEA kaj VEJO de tempo al tempo organizas ekskursojn por turismi kaj viziti vidindajxojn, plifirmigante solidarecon kaj interkomprenigxon.
- Rilatoj inter VEA kaj provincaj asocioj pli kaj pli bonigxas kaj firmigxas.

V. Internaciaj rilatoj
Kiel popola diplomatia organizo, nia Asocio uzas internacian lingvon por plifirmigi la integrigxon kun la monda komunumo. Pro tio, internaciaj rilatoj estas grava aspekto de nia agado.
A. Partopreno en internaciaj eventoj:
Kvankam la financaj kondicxoj de vjetnamoj estas modestaj tamen, de 2003, en kavzaux cxiu UK, AK aux IJK ni havas partoprenanton.
- Dum IJK 62 (Sarajevo), 2 vjetnamaj delegitoj active propagandis pri Vjetnamio.
- En UK 89 (Pekino) 21 homoj partoprenis, dank¡¯al la arangxo de turisma agentejo Amika tour (kies direktoro estas esperantisto), kiu veturigis ilin per trajno.
- Cxe UK 92 en Jokohamo, Japana Esperanta Instituto gastigis 4 vjetnamajn esperantistinojn. La 4 junulinoj plenumis sian taskon kiel preleganto pri vjetnama Esperanto movado.
- La prelego de f-ino Trinh Hong Hanh kun temo ¡°Kion la azia esperantistaro atendas de Japanio?¡± en la Esperabnta Kongreso de Japanio ricevis varman aplauxdon de la cxestantaro.

B. Internaciaj gastoj
- S-ro Kumaki Hideo ricevis de la vjetnama Sxtato Amikecan Medalon rekompence al multaj iniciativoj kaj agadoj helpe al Vjetnamio.
- S-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA kun sia edzino vizitis Vjetnamion kaj partoprenis en IJK 63. VUAO donacis al li Memormedalon pri Amikeco.
- S-ro Hori Yasuo, prezidanto de KAEM vizitis Vjetnamion kaj instruis Esperanton.
- Krome, menciindas spertaj instruistoj kiel s-ino Franciska Toubale, kaj s-ano Przemek Grzybowski (Psxemo).
- Menciindas ankaux 2 geamikoj: s-ano Zhu Xin, redaktoro de la esperanta sekcio de Cxina Radio Internacia. Li nun instruas Esperanton kaj laboras en HCM-urbo kiel redaktoro de vjetnama gazeto; s-ino Usuda Reiko kiu, kun sia karitata grupo donacis pli ol 3000 biciklojn al malricxaj infanoj en Da Nang urbo. Krome, ni menciu multajn francajn esperantistojn, 3 cxinajn, 2 auxstraliajn, 2 israealajn, el kiuj profesoro Amri Wandel, iama estrarano de UEA.
*
* *

Ni jxus trarigardis tra la plej gravaj aktivadoj dum la pasinta oficperiodo. Certe, malbonaj, malfortaj punktoj ne eviteblas. Vi legos ilin en nia memkritika parto. Ni atendas vian kontribuon kaj aldonon por ke tiu cxi raporto farigxu pli proksima de la realeco.
Fine, ni bondeziras al vi sanon, felicxon, kaj sukceson en la vivo kaj cxiaman firmigxon kun nia verda lingvo.

Nguyen Van Loi
Prezidanto de VEA



  : Rec.   : List

649   Internacia Virina Tago 2009, Hirosima    LEE Jung-kee 2009/01/16 68 5789
648   Tranĉilo-kanjono kaj glacipistujoj    LEE Jung-kee 2009/01/12 83 5079
647   Esperanto-okazajxoj en Azio en 2009    LEE Jung-kee 2009/01/09 59 7465
646   Ideo por Obama    LEE Jung-kee 2009/01/05 88 4866
645   ILEI konferencos en Krakovo!    LEE Jung-kee 2009/01/04 198 5797
644   Esperanto en komerco    LEE Jung-kee 2008/12/27 67 7414
643   Novajxo el Harbino  [4]  LEE Jung-kee 2008/12/25 79 6006
642   Raporto de 31-a Jara Kongreso de PakEsA  [9]  LEE Jung-kee 2008/12/25 75 7081
641   Aperis nova subvencio por Korea Esperanto-Junularo...  [13]  LEE Jung-kee 2008/12/09 67 10277
640   La 1-a Junulara Renkontiĝo inter Ŭonbuli...  [21]  LEE Jung-kee 2008/12/09 101 7408
639   Verku por Azionia  [17]  LEE Jung-kee 2008/12/07 67 5294
638   LA 2-A ANONCO PRI LA 5-A TURISMA FESTO DE CHINIO  [10]  LEE Jung-kee 2008/12/05 86 7677
637   42-a konfereno de ILEI en 2009  [1]  LEE Jung-kee 2008/12/01 293 6412
636   Bulteno pri la 5a Cxina Turisma Festivalo (Zhongsh...  [16]  LEE Jung-kee 2008/11/30 72 9011
635   Plurlingva kaj mult-kultura Eduk-Programo por Azia...  [36]  LEE Jung-kee 2008/11/28 130 8849
634   La 27a Komuna Seminario en Jokohamo, Japanio!  [15]  LEE Jung-kee 2008/11/19 62 8422
633   Spreading the word  [15]  LEE Jung-kee 2008/11/11 247 6200
632   Forigi barilojn  [3]  LEE Jung-kee 2008/11/10 68 5090
631   La IV-a Kongreso de Vjetnama Esperanto-Asocio  [3]  LEE Jung-kee 2008/11/04 76 11200
630   Movado en Israelo  [13]  LEE Jung-kee 2008/11/02 69 6574
629   Esperanto-vojagxo tra Postolimpika Cxinio 18-29.10...    LEE Jung-kee 2008/10/31 89 7269
628   Lando de lotuso, Vjetnamio    LEE Jung-kee 2008/10/30 82 7332
  BILANCO DE LA IV-a KONGRESO DE VJETNAMA ESPERANTO-...    LEE Jung-kee 2008/10/29 544 12267
626   ¡Ú Eŭropaj vojaĝantoj en Dandong    LEE Jung-kee 2008/10/29 100 6557
625   La IV-a Kongreso de Esperanto-Asocio de Ho Chi Min...    LEE Jung-kee 2008/10/28 67 8462
624   Buller vizitis Koreion    LEE Jung-kee 2008/10/28 85 5235
623   Konciza raporto pri IKEF CHINA 2008    LEE Jung-kee 2008/10/18 68 6128
622   Novajxo el Vjetnamio    LEE Jung-kee 2008/10/14 64 7288
621   Laosaj esperantistoj naskigxis.    LEE Jung-kee 2008/09/30 77 8579
620   ESPERANTO KURSO POR LAOSAJ STUDENTOJ EN HO CHI MIN...    LEE Jung-kee 2008/09/22 102 11199
619   Komenciĝis la interŝanĝo inter geju...    LEE Jung-kee 2008/09/22 93 9461
618   Esperanto-movado en Tajvano    LEE Jung-kee 2008/09/21 111 10076
617   ALVENO AL KOREIO DE MIREJO EL SVISLANDO    LEE Jung-kee 2008/09/19 127 6657
616   Festo, okaze de la 200a elementa kurso de SEK    LEE Jung-kee 2008/09/08 102 8554
615   Bv.viziti Azion!    LEE Jung-kee 2008/09/08 91 5030
614   Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio    LEE Jung-kee 2008/09/06 119 10312
613   Novajxo el Koreio    LEE Jung-kee 2008/09/05 108 7628
612   30-a Jara Somera Kongreso de Esperanto en Pakistan...    LEE Jung-kee 2008/09/03 161 11729
611   CXINIO -Norda Koreio    LEE Jung-kee 2008/08/29 131 4599
610   Kio estas Komuna Seminario?    LEE Jung-kee 2008/08/28 119 7925
609   30-a Jara Somera kongreso en Pakistano    LEE Jung-kee 2008/08/25 108 9002
608   Renkontigxo inter japanaj kaj koreaj junuloj    LEE Jung-kee 2008/08/25 152 9710
607   Novajxo el Cxinio    LEE Jung-kee 2008/08/22 136 8209
606   Vegetara kongreso en Indonezio    LEE Jung-kee 2008/08/20 146 8401
605   100 jarojn da Esperanto kaj Vegetarismo    LEE Jung-kee 2008/08/20 149 10955
604   La 8a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2009    LEE Jung-kee 2008/08/18 142 7863
603   Novajxo el Armenio    LEE Jung-kee 2008/08/15 128 8417
602   Skolta movado en Barato    LEE Jung-kee 2008/08/12 125 8121
601   Sud-Osetio    LEE Jung-kee 2008/08/11 165 4681
600    8-a Internacia Himalaja Renkontiĝo    LEE Jung-kee 2008/08/09 198 8307

    : List [1][2][3][4] 5 [6][7][8][9][10]..[17]   [´ÙÀ½ 10°³]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2010 Zeroboard / skin by Webdimall