|
LEE Jung-kee
(Homepage) |
2008-10-31 21:25:22, Hit : 7,268, Rec. : 89 |

Dum 18-29.10.2008 okazis Esperanto-vojagxo de dek-persona grupo de Internacia Klubo ¡°Esperantotur¡± el Bydgoszcz, Pollando. El Varsovio tra Moskvo la grupo flugis al Shanghajo por viziti la plej grandan 20-milonan ekonomian centron de Cxinio. Oni vizitis la plej grandan en Oriento bazaron, promenis tra cxefstratoj kaj vespere vidis faman panoramon de Huangpu rivero, kies lumigado superas cxiujn urbojn de la mondo. Sekve ni vojagxis al Suzhou por viziti Venecion de Oriento kun gxiaj kanaloj, fama silka fabriko-muzeo kaj pitoreskaj Gxardenoj de Wangshi. Daurigante ni vizitis Nankinon – urbon kun fama Konfucia Templo kaj elstara malnova kvartalo - la unuan cxefurbon de dinastio Ming. Lauvice komforta cxina buso veturigis nin al Hefei – urbo de Esperanto – Instituto, kiu organizis tre bone nian vojagxon tra Cxinio. Tie ni vizitis Muzean-Templon de Baogong kiu de miljaro estas la plej justa homo de Cxinio, partoprenis lecionon de Tajcxiuan, gxuis amikecan vespermangxon. Krome mi prelegis pri Esperanto en Fremdlingva Instituto de Hefei – Universitato. La plej longa 10-hora busvojagxo norden per modernaj autovojoj permesis al ni atingi Qinqdao – faman kuraclokon cxe Flava Maro, kie ni gustumis la plej bonan en Cxinio bieron Tsingdao – urbon, kie auguste 2009 vi povos gxui mondfaman festivalon de biero. Nia vojagxo daurigis al alia kelkmiliona kuracloko Yantai, post vizito de kiu, ni per pramo dum sep horoj sxipvojagxis tra Flava Maro al Dalian – alia kelkmiliona markurorto, de kie ni atingis malnovan Dandong – urbon, kie vi trovas komencajn partojn de la Granda Cxina Muro. Dandong situas cxe la landlimo kun Norda Koreio. Bedaurinde ne sukcesis nia tritaga ekskurso al Norda Koreio pro nesuficxa nombro de kuragxaj dezirantoj resti tie minimume tri tagojn kaj unutagaj ekskursoj al Norda Koreio ekde 11.10.2008 ne estas permesataj ecx al cxinoj. Nesukcesis tion arangxi lokaj esperantistoj malgrau multaj klopodoj. Tamen rekompence ni gxuis unuhoran sxipekskurson tra kelkcent metroj largxa landlima rivero Yalu. Ni promenis, kiel amaso de cxinoj, tra malnova ponto duone bombardita de Usono en 1950 j., kaj sxipveturis sub nova landlima Ponto de Amikeco kaj de sxipo el 100-metra distanco ni vidis vivon de norkoreiaj soldatoj kun kasxitaj cxe riverbordo ¡°amikecaj¡± pafiloj. Ni acxetadis por memore monbiletojn, postmarkojn kaj cigaredojn de Norda Koreio vendataj en Dandong.
Dandong estas ankau urbo kun regiono fama de produktado de jxen-sxen kuraciloj. Trajne ni atingis kelkmilionan urbon Shenyang, de kiu devenas lasta cxina dinastio – Qing. Daurigante la vojagxon per rapida moderna ekspresa trajno ni veturis dum 4 horoj kun rapideco pli ol 250 km/hore al la cxefurbo Beijing (Pekino). Valoras aldoni, ke dum Olimpikaj Ludoj ekfunkciis la plej rapida en la mondo trajno, kiu kun rapideco 357 km/hore dum 29 minutoj atingas el Beijing urbon Tianjin – la grandegan havenon cxe BoHai Maro. Tiamaniere Pekino kun Tianjin kreas la plej grandan en la mondo urban aglomeracion kun 32 milionoj de logxantoj, superante cxirkau 30-milionan aglomeracion de Tokio kun Jokohamo. En Cxinio komencas esti jam pli kaj pli multe de ¡°la plej|¡± ol ecx en Usono. En Beijing ni vizitis ne nur la Malpermesitan Urbon, Placon Tiananmen kaj Cxielan Altaron, sed ankau ekskursis per la nova komforta turista trajno al la Granda Muro, kie ni ankau vizitis la novan filman Panoramon de la Granda Muro kaj la nove planitan ekspozicion de antikvajxoj pri la historio de la Granda Muro. Impresis multegaj pozitivaj sxangxoj post la Olimpikaj Ludoj 2008 en Beijing. Impresis ankau olimpikaj konstruajxoj, kiuj sxangxis la vizagxon de la cxefurbo de Cxinio.
Nian restadon en Cxinio finis bongustega adiaua vespermangxo kun varmega bolanta poto lau sicxuana kuirarto. Ni gxuis bonegan preskau someran veteron kaj bonege organizitan en Esperanto vojagxon de Liu Jianguo – cxefo de Hefei Esperanto-Instituto kun helpo de pluraj Esperanto-amikoj en cxiuj vizititaj lokoj en Cxinio. Celo de tiu 12-taga vojagxo tra Postolimpika Cxinio estis prepari la venontjaran cxirkaumondan vojagxon post 94 UK en Bjalistoko kaj aziajn Esperanto-vojagxojn dum 1-30.08.2009 tra dek landoj de la mondo: Cxinio – Mongolio – Norda Koreio – Hongkongo – Tajvano – Suda Koreio – Japanio – Havajo - Usono – Bahamoj, kies 10 vojagxvariantojn ni prezentas aldone por via elekto. Ni cxiuj kaj mi la dekkvinan fojon revenis el Cxinio tre kontentaj. Vi povas ankau pli frue viziti Cxinion kun ESPERANTOTUR au por festi Novan Jaron 2009 en Cxinio (26.12.2008-3.01.2009) kvankam Cxina Nova Jaro komencigxos monaton poste. Vi povas kunvojagxi tra Cxinio – Tibeto kaj daurigi al la 8 Internacia Himalaja Esperanto-Renkonto en Nepalo kaj al Barato/Hindio dum 18.02-20.03.2009. Viajn aligxojn por la vojagxoj atendas:
Andrzej Grzebowki – Prezidanto de Internacia Klubo „ESPERANTOTUR¡±
str. M. Sk©©odowskiej-Curie 10, PL 85-094 BYDGOSZCZ, Pollando,
tel/fakso (+48 52) 346 11 51 rete: andreo@rubikon.net.pl
EUROPO-AZIO-AMERIKO 1.08-30.08.2009
VOJAGXOJ CXIRKAU LA MONDO - 10 LANDOJ
A) Mongolio–CXINIO-Norda Koreio –Hongkongo-Tajvano-N.Koreio -Japanio-Havajo-USONO-Bahamoj 1.08-30.08.2009
Pekino- Ulaanbaatar- Dandong- Pyongyang- Dalian- Yantai-Qinqdao- Hefei-Suzhou –Shanghaj- Hongkongo -Taipei- Seoul- Busan- Osaka- Tokio- Honolulu- Hollywood- Los Angeles- Miami- Nassau- Coco Cay- Key West- Miami –Novjorko - 10 landoj Prezo: ñ S 4000 USD + Q de 3000 USD
B) Pollando- CXINIO- Norda Koreio –Hongkongo-Tajvano-N. Koreio - Japanio-Havajo-USONO-Bahamoj – 10 landoj 1.08-30.08.2009
Bjalistoko (94 UK) –Gdansk- Malbork –Varsovio- Pekino- Ulaanbaatar- Dandong – Pyongyang - Dalian- Yantai-Qinqdao- Hefei-Suzhou – Shanghajo- Hongkongo -Taipei- Seoul- Busan- Osaka- Tokio- Honolulu- Hollywood- Los Angeles- Miami- Nassau- Coco Cay- Key West- Miami- Novjorko Prezo: ñ S 3800 USD + Q de 3000 USD
C) CXINIO- Norda Koreio –Hongkongo-Tajvano-N. Koreio - Japanio-Havajo-USONO-Bahamoj 5.08-30.08.2009
Pekino - Dandong - Pyongyang – Dalian – Yantai – Qinqdao - Hefei - Suzhou – Shanghaj - Hongkongo –Taipei - Seoul - Busan - Osaka- Tokio – Honolulu – Hollywood - Los Angeles- Miami- Nassau- Coco Cay- Key West- Miami- Novjorko - 9 landoj
Prezo: ñ S 3200 USD + Q de 3000 USD
D) CXINIO-–Hongkongo-Tajvano- Suda Koreio - Japanio-Havajo-USONO-Bahamoj 5.08-30.08.2009
Pekino - Dandong - Dalian – Yantai – Qinqdao - Hefei - Suzhou – Shanghaj - Hongkongo –Taipei - Seoul - Busan - Osaka- Tokio – Honolulu – Hollywood - Los Angeles - Miami - Nassau - Coco Cay - Key West- Novjorko - 8 landoj Prezo: ñ S 3000 USD + Q de 3000 USD
E) Hongkongo-Tajvano- Suda Koreio - Japanio-Havajo-USONO-Bahamoj – 8 landoj 15.08-30.08.2009
Hongkongo –Taipei - Seoul - Busan - Osaka- Tokio – Honolulu – Hollywood - Los Angeles - Miami - Nassau- Coco Cay - Key West- Miami- Novjorko - 8 landoj
Prezo: ñ S 2400 USD + Q de 3000 USD
F) Suda Koreio -Japanio- Havajo- USONO-Bahamoj 16.08-30.08.2009
Seoul - Busan - Osaka- Tokio – Honolulu – Hollywood - Los Angeles - Miami - Nassau - Coco Cay - Key West- Novjorko - 5 landoj Prezo: ñ S 2000 USD + Q de 3000 USD
G) Mongolio–CXINIO- 1.08-08.08.2009
Pekino- ev Interna Mongolio- Ulaanbaatar-Pekino Prezo: ñ S 900 USD+ Q de 1000 USD
H) Mongolio–CXINIO-
Norda Koreio 1.08-16.08.2009
Pekino- Ulaanbaatar – Dandong – Pyongyang – Dalian – Yantai – Qinqdao – Hefei - Suzhou – Shanghajo Prezo:ñ S 1500 USD + Q de 1000 USD
I) Mongolio–CXINIO
ev. Interna Mongolio
1.08-16.08.2009
Pekino - Ulaanbaatar— Dandong – Dalian – Yantai – Qinqdao – Hefei - Suzhou – Shanghajo Prezo: ñ S 1200 USD + Q de 1000 USD
J) CXINIO 5.08-16.08.2009
Pekino–Dandong–Dalian– pramo tra Flava Maro–Yantai–Qinqdao–Hefei - Suzhou– Shanghajo Prezo: ñ S 800 USD + Q de 1000 USD
K) USONO- BAHAMOJ
Feriado cxe Atlantiko
21.08-30.08.2009
Novjorko – Miami - Nassau - Coca Cay – Key West - Miami - Novjorko
krozado per sxipo ¡°Majesty of the Seas¡° Prezo: ñ S 900 USD + Q de 1000 USD
|
|
|