Landa Agado de UEA/TEJO/ILEI kaj IFEFPasintsemajne (23-25.10.08) okazis la
9-a Komuna Israela Esperanto-Semajnofino (KIES).
Fotoj videblas che http://picasaweb.google.com/amriwandel/9AKIES#
La 32 partoprenantoj gastis dum du noktoj en cxarma gastejo en la druza
vilagxo Bet-Gxan (Supra Galileo) kaj gxuis variajn ekskursojn, kulturan kaj
socian agadon kaj pliajn interesajn programerojn.
La programa cxeftemo estis Folkloro, religioj kaj minoritatoj.
Kadre de tiu temo okazis ekskurso al la araba-kristana vilagxo Gxish
(Gush-Hxalav) kaj vizito de la Cxerkesa vilagxo Rihxanija; la
partoprenantoj konatigxois kun la druza kulturo (kutimoj, religio,
mangxajxoj ktp) per folklora prezentajxo kaj spektis lumbildojn pri triboj
kaj minoritatoj en Tajlando kaj Vjetnamio. Aldone okazis natura migrado. La
arangxon kunorganizis Nava Cinori Amri Wandel.
Kompare al la pasintjara KIES en Jerusalemo estis iom malpli da
partoprenantoj, kaj bedaurinde, tute ne aligxis cxi-jare eksterlandanoj.
Tamen, la partoprenantoj estis tre kontentaj de la etoso, de la programo, de
la gastejo kaj... de la vetero.
Amike, Amri
*Lau raporto en la oficiala anonclisto de Esperanto-Ligo en Israelo (ELI)
http://groups.google.com/group/eli-listo/