Comments | Mail to a Friend | Report Objectionable Content
Barack diris en sia Berlina parolado, ke lia patro, kiu vivis en iu forgesita angulo de la mondo, postulis la liberecon kaj ŝancon promesatajn de la okcidento. Lia patro sendube pravis, kiel multegaj homoj en tiaj forgesitaj anguloj de la mondo. Por tutmonde plejmultaj homoj eĉ ne estas ŝanco komuniki al homoj en aliaj landoj pro la lingvaj bariloj.
Se ĉiu infano en la mondo havus la rajton kaj realan eblon lerni Esperanton kiel unuan fremdan lingvon, ĉiuj homoj post nekredeble mallonga tempo povus interkompreniĝi egalrajte, sen iu ajn privilegio aŭ diskriminacio, ĉar Esperanto estas lingvo de neniu lando aŭ ŝtato. Jen gravega barilo, kiu malaperus, apartiga muro, kiu disfalus.
Ĉu Barack konsentas pri tiu paŝo por juste kaj egalrajte disfaligi la "lingvan muron" inter la popoloj de la mondo? Kiam li estos prezidento, li tuj povos antaŭenigi tiun principon en Usono mem kaj uzi sian usonprezidentan influon por inviti la ceteron de la mondo agi same.