ÇØ¿Ü/¹æÇÑ ¼Ò½Ä/Novajxoj ekster Koreio

 Login  Join

:: Plurlingva kaj mult-kultura Eduk-Programo por Aziaj studentoj
LEE Jung-kee  (Homepage) 2008-11-28 16:38:20, Hit : 8,846, Rec. : 129

Plurlingva kaj mult-kultura Eduk-Programo por Aziaj studentoj

1. Celo de la programo
La 21a jarcento estas la jarcento de plurkulturoj. La interfluoj en cxiuj kampoj farigxos tre oftaj, kaj la internacia socio, en kiu kunekzistas plurlingvoj kaj plurkulturoj, necesas la kompententajn junulojn, kiuj libere parolas almenaux du aux tri lingvojn.
Cxi tio estas la programo, iniciatita de Nankina Universiato por la "nova strategio por eduki la kapablajn homojn kun plurlingva scio", kaj tio celas instrui diversajn lingvojn al studentoj surbaze de Esperanto, por ke ili efike mastru kaj posedu plurajn lingvojn, kaj ekipu sin per kapabloj por postvivi en tiu cxi internacia socio de varmega konkurado.

2. Fono de programo:
En la situacio de la ekonomia tutmondigo trovigas la evidenta tendenco en reformado de la fremdlingva edukado tra la mondo, kaj diversaj landoj akceptas dulingvan au plurlingvan instruadon.  
En kelkaj landoj, ekz. en Usono, Kanado kaj Japanio, oni eksperimentas plurlingvan instruadon. Iuj landoj ec faras edukan legon pri plurlingva edukado.
Nuntenpe ne malmultaj multnaciaj entreprenoj postulas tiujn laborantojn, kiuj scipovas ne nur la anglan lingvon, sed ankau povas telefone interparoli per la dua fremdlingvo, kaj kapablas trakti per la tria lingvo. Al internaciaj entreprenoj pli kaj pli placas kompetentuloj, kiuj bone posedas kelkajn lingvojn.  
La raporto de EU-komitato, montras, ke miloj da europaj kompanioj perdis la komercan sancon pro la lingva problemo. Post la eniro de Bulgario kaj Rumanio en EU la oficialaj lingvoj en EU jam atingas 23.
EU-komitato publikigis la ¡°Strategia plano pri akceli lernadon de plurlingvoj ¡°, kaj kuragigas posedi diversajn lingvojn en la EU-regiono. Jen estas la unua fojo, ke EU ellaboris la strategian planon pri lingvo.
Lau la plano EU deziras per multaj lingvoj altigi konkurencon de entrerprenoj, akceli ekonomian kreskadon kaj multigi laborigan sancon, fortigi komunikadon inter diversaj kulturoj, disvastigi intersangon kaj dialogon inter diversaj popoloj.
S-ino Margot Wallstrom, vicprezidanto de EU-komitato, parolis televide: ¡°La serioza eksperimento konstatas, ke
Se diverslokaj europanoj de nun eklernas Esperanton, do post nelonge ili kapablos komunikigi kun ciuj europanoj. Kaj ili povus paroli pli bone ol per sia patrina lingvo, kaj ec je 10-oble pli bone paroli ol per tiel nomata ¡®tutmonda angla lingvo¡¯. Pro tio mi forte rekomendas al ciuj europanoj tuj eklerni Esperanton !¡±.

3. La graveco kaj neceso de antaulernado de Esperanto  
Esperanto estas internacia helpa lingvo. Gi estas facile lernebla, facile uzebla, samtempe gi estas la ponto, kiu faciligas lerni aliajn okcidentajn lingvojn.
1) Esperanto estas kreita surbaze de la hindeuropa lingva familio. Gia prononco, gramatiko kaj vortoj tre similas al europaj lingvoj. La vortoj de Esperanto devenis plej parte (cirkau 84%) de latino. Tiel lernado de Esperanto ebligas pli facile ellerni la okcidentajn lingvojn.
2) La gramatiko de Esperanto estas simpla kaj logika. Kompare kun iu ajn europa lingvo Esperanto estas facile lernebla. Por azianoj antaulernado de Esperanto ludas grandan rolon, car la cina, korea, japana kaj aliaj aziaj lingvoj apartenas al malsama lingva familio kompare kun europaj lingvoj. Azianoj lernas europajn lingvojn tre malfacile. Esperanto estas facila, kvankam gi ankau apartenas al la hindeuropa familio. Pro tio Esperanto povas esti kiel ponto kaj stupo kondukanta al aliaj lingvoj.
3) La simpla kaj facile lernebla Esperanto helpas aziajn studentojn pli libere interflui, kaj interesigas ilin al la lernado de fremdaj lingvoj. La rapida sukceso multe altigas ilian kuragon kaj memfidon pri fremdaj lingvoj.
Tion konstatas la faktoj, ke multaj homoj, kiuj forjetis survoje la anglan lingvon pro la malfacileco, denove komencis lerni gin kaj sukcesis post la lernado de Esperanto. La pensmaniero kaj kutima esprimo de fremdaj lingvoj, kiujn ricevas la lernantoj dum la lernado de Esperanto, multe faciligas studentojn lerni la duan, la trian kaj la kvaran europan lingvojn kaj sparigas multe de tempo.
4) Surbaze de la neutraleco de Esperanto la studentoj el diversaj landoj egalrajte intersangas per la nepatrina lingvo.
La anima kaj lingva egaleco kuragigas diverslandajn studentojn efike interkomunikigi, harmonie kunvivi, respekti unu alian kaj samtempe la egaleco de Esperanto protektas plurecon de lingvoj kaj kulturoj, konservas la mult-kulturon de la mondo, akcelas la mondpacon kaj homaran harmonion.  
5) Kiel unu el nemateriaj heredajoj de la homaro la lingvo estas ilo, kiu  ebligas al ni la interkomunikadon kaj interkomprenadon, kaj la plurlingva instruado havas gravan signifon por mondpaco. Lerninte Esperanton oni nature ekhavas multajn amikojn en  la tuta mondo (pli ol 100 landoj). Kaj tio igas al la studentoj el diversaj landoj kompreni la malsamajn popolojn kaj kulturojn de la mondo pli profunde, trovi la vojon por internacia kunlaboro, havi la internacian homrilaton kaj tutmondan vidkampon.

4. Karakterizajxoj de la programo:
1)  Kuna vivo, lernado kaj agado inter cinaj kaj alilandaj studentoj
La studentoj el Cinio, Koreio, Japanio kaj aliaj landoj, kune lernas kaj vivas. Dum la unua studjaro diverslandaj studentoj uzas nur solan fecile lerneblan lingvon Esperanton.
Post unua paso de la lernado studentoj kapablos pli libere interparoli kun alilandaj studentoj kaj instruistoj. Dezirante koni alilandajn kulturojn, politikon kaj ekonomion, studentoj havas pli multe da temoj por intersangi.
La programo kuragigas studentojn pli multe koni la mondon kaj prudentigas studentojn por ke ili zorgu ne nur pri siaj lernataj fakoj, sed ankaux pri aliaj kampoj.
2) Trilingva instruado: Esperanto + franca au angla + cina lingvoj(aux japana¡¢korea)  
La programo instruas tri lingvojn. En feb. 2009 komencigos 2 fakoj:
(1)  fako de franca lingvo: franca lingvo + Esperanto + japana lingvo (au korea, cina por eksterlandaj studentoj );
(2)  fako de angla lingvo: angla lingvo +Esperanto + japana lingavo (au korea, cina por eksterlandaj studentoj).
La 1-a jaro: Esperanto
La 2-a jaro: franca (au angla) lingvo . Studentoj devas posedi la fundamenton de Esperanto kaj franca (aux angla) lingvo, kaj kapablas apliki la lingvojn. Samtempe la studentoj komencas lerni la 3an lingvon.
En la unua studjaro la studentoj studas Esperanton kaj ekde la dua studjaro ili komencas studi sian fakan studadon (franca au angla lingvoj) kaj la trian lingvon (cina, korea, japana lingvoj). Studentoj praktikas ilin en la ciutaga vivo post la lecionoj).
Cinaj studentoj, kiuj post dujara faka studado sukcesos en la fina memlernada ekzameno, ricevos la diplomon de Nankina Universitato.
Eksterlandaj studentoj, kiuj post trijara faka studado sukcesos en la fina ekzameno, ricevos diplomon de bakalaureco de Nankina Universitato. Krome lau la bezono de la internacia bazaro la programo aldonos elekteblajn kursojn, ekz. internacian komercon, internacian turismon, orient-okcidentan kulturon, en la tria kaj la kvara studjaro.

3)  Metodo 4 + 2 au 3 + 1
Cinaj studentoj: trijara studado enlande + unujara studado eksterlande. Post trijara studado la sukcesintoj ricevos la diplomon de memlernado de Nankina Universitato, kaj post unujara studado (en eksterlandaj universitatoj) la sukcesintoj en la fina ekzameno ricevos la diplomon de bakalaureco de eksterlandaj universitatoj. Post supra kvarjara studado la sukcesintoj rajtas daure studi por diplomo de magistreco.
Eksterlandaj studentoj: kvarjara studado enlande + dujara studado eksterlande. Post kvarjara studado la sukcesintoj ricevos la diplomon de bakalaureco de Nankina Universitato. Post unujara au dujara studado eksterlande la sukcesintoj ricevos la diplomon de magistreco de eksterlandaj universitatoj.

Eksterlandaj universitatoj en kunlaboro:
- Franca lingvo: La 11-a Pariza Universitato; Niso Universitato; Kebeko Universitato, Kanado;
-  Angla lingvo: Usono, Britio, Kanado, Nederlando, Malajzio

5. Diplomoj kaj atestoj
        *Tiuj, kiuj sukcesas cxe la fina ekzameno, ricevos de Nankina Universitato:
1) Diplomon de Bakalaureco
2) Ateston de Esperanto-Instruisto

6. studento-varbado kaj kvalifiko de kandidatoj
- Nombro de varbo: 20 por cxiu el tri landoj
  (Cxinio, Koreio, Japanio). Entute 60 studentoj.
- Kvalifiko de kandidatoj
  1) Studentoj el Cinio, Japanio kaj Koreio estu finintoj de altlernejoj
   kaj apartenu al la mez-supra grupo en sia landa abiturienta ekzameno
  2) havu intereson kaj kapableco pri fremdaj lingvoj;
  3) estu sana por normala studado
- Aligxilo
  * Por cxinaj studentoj:
  1.  diplomo de la supera mezlernejo (atesto por abituriento) kaj atesto
     pri lerneja notaro;
  2.  notoj de enir-ekzameno por universitato;
  3.  3 fotoj (faritaj je 2 coloj).    

* Por eksterlandaj studentoj:
  1. diplomo de altlernejo (atesto por abituriento) kaj atesto pri lerneja
      notaro (la originalo de la notaria papero en angla lingvo,
      Esperanto aux cxina lingvo );
  2. plenigita ¡°Aligxilo por eksterlandaj studentoj de Nankina Universitato¡±
    (angle aux esperante);
  3. kopio de la pasporto, 3 fotoj (faritaj je 2 coloj).

* Oni povas elsxuti la formulon de la Aligxilo en ttt-pagxaro:
        http://dafls.nju.edu.cn

- Akcepto de aligxiloj: de 2008. 12. 15 - 2009. 1. 25
- Publikigo de sukcesintoj: 2009. 1. 30
- Alveno al Nankina Universitato: 2009. 2, 14

- Kostoj (lernokotizo kaj aliaj)
Lernokotizo: 26,000 yuan (RMB)/jaro
Ekzamenigxa kosto: 250 yuan
Logxado:  c.1,000 yuan /monate
Mangxado:  c.500 yuan/monate
Lernolibro-kosto:  c.1,000 yuan/jare

*Se la nombro de studentoj estas malpli ol 10, la kurso estos nuligita kaj malfermigxos en septembro, 2009. Malpli ol 20, unu fako estos malfermita (angla aux franca). Pli ol 20, du fakoj malfermigxos (kaj angla kaj franca).


  : Rec.   : List

649   Internacia Virina Tago 2009, Hirosima    LEE Jung-kee 2009/01/16 67 5784
648   Tranĉilo-kanjono kaj glacipistujoj    LEE Jung-kee 2009/01/12 82 5075
647   Esperanto-okazajxoj en Azio en 2009    LEE Jung-kee 2009/01/09 58 7459
646   Ideo por Obama    LEE Jung-kee 2009/01/05 87 4859
645   ILEI konferencos en Krakovo!    LEE Jung-kee 2009/01/04 197 5794
644   Esperanto en komerco    LEE Jung-kee 2008/12/27 66 7411
643   Novajxo el Harbino  [4]  LEE Jung-kee 2008/12/25 78 6002
642   Raporto de 31-a Jara Kongreso de PakEsA  [9]  LEE Jung-kee 2008/12/25 74 7080
641   Aperis nova subvencio por Korea Esperanto-Junularo...  [13]  LEE Jung-kee 2008/12/09 66 10274
640   La 1-a Junulara Renkontiĝo inter Ŭonbuli...  [21]  LEE Jung-kee 2008/12/09 100 7406
639   Verku por Azionia  [17]  LEE Jung-kee 2008/12/07 66 5291
638   LA 2-A ANONCO PRI LA 5-A TURISMA FESTO DE CHINIO  [10]  LEE Jung-kee 2008/12/05 85 7674
637   42-a konfereno de ILEI en 2009  [1]  LEE Jung-kee 2008/12/01 292 6409
636   Bulteno pri la 5a Cxina Turisma Festivalo (Zhongsh...  [16]  LEE Jung-kee 2008/11/30 71 9008
  Plurlingva kaj mult-kultura Eduk-Programo por Azia...  [36]  LEE Jung-kee 2008/11/28 129 8846
634   La 27a Komuna Seminario en Jokohamo, Japanio!  [15]  LEE Jung-kee 2008/11/19 61 8421
633   Spreading the word  [15]  LEE Jung-kee 2008/11/11 246 6194
632   Forigi barilojn  [3]  LEE Jung-kee 2008/11/10 67 5086
631   La IV-a Kongreso de Vjetnama Esperanto-Asocio  [3]  LEE Jung-kee 2008/11/04 75 11198
630   Movado en Israelo  [13]  LEE Jung-kee 2008/11/02 68 6572
629   Esperanto-vojagxo tra Postolimpika Cxinio 18-29.10...    LEE Jung-kee 2008/10/31 88 7264
628   Lando de lotuso, Vjetnamio    LEE Jung-kee 2008/10/30 81 7329
627   BILANCO DE LA IV-a KONGRESO DE VJETNAMA ESPERANTO-...    LEE Jung-kee 2008/10/29 542 12264
626   ¡Ú Eŭropaj vojaĝantoj en Dandong    LEE Jung-kee 2008/10/29 99 6553
625   La IV-a Kongreso de Esperanto-Asocio de Ho Chi Min...    LEE Jung-kee 2008/10/28 66 8461
624   Buller vizitis Koreion    LEE Jung-kee 2008/10/28 84 5234
623   Konciza raporto pri IKEF CHINA 2008    LEE Jung-kee 2008/10/18 67 6125
622   Novajxo el Vjetnamio    LEE Jung-kee 2008/10/14 63 7287
621   Laosaj esperantistoj naskigxis.    LEE Jung-kee 2008/09/30 76 8575
620   ESPERANTO KURSO POR LAOSAJ STUDENTOJ EN HO CHI MIN...    LEE Jung-kee 2008/09/22 101 11197
619   Komenciĝis la interŝanĝo inter geju...    LEE Jung-kee 2008/09/22 92 9460
618   Esperanto-movado en Tajvano    LEE Jung-kee 2008/09/21 110 10074
617   ALVENO AL KOREIO DE MIREJO EL SVISLANDO    LEE Jung-kee 2008/09/19 126 6654
616   Festo, okaze de la 200a elementa kurso de SEK    LEE Jung-kee 2008/09/08 101 8551
615   Bv.viziti Azion!    LEE Jung-kee 2008/09/08 90 5028
614   Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio    LEE Jung-kee 2008/09/06 118 10310
613   Novajxo el Koreio    LEE Jung-kee 2008/09/05 107 7624
612   30-a Jara Somera Kongreso de Esperanto en Pakistan...    LEE Jung-kee 2008/09/03 160 11727
611   CXINIO -Norda Koreio    LEE Jung-kee 2008/08/29 130 4597
610   Kio estas Komuna Seminario?    LEE Jung-kee 2008/08/28 118 7922
609   30-a Jara Somera kongreso en Pakistano    LEE Jung-kee 2008/08/25 107 9000
608   Renkontigxo inter japanaj kaj koreaj junuloj    LEE Jung-kee 2008/08/25 151 9709
607   Novajxo el Cxinio    LEE Jung-kee 2008/08/22 135 8207
606   Vegetara kongreso en Indonezio    LEE Jung-kee 2008/08/20 145 8398
605   100 jarojn da Esperanto kaj Vegetarismo    LEE Jung-kee 2008/08/20 148 10955
604   La 8a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2009    LEE Jung-kee 2008/08/18 141 7860
603   Novajxo el Armenio    LEE Jung-kee 2008/08/15 127 8416
602   Skolta movado en Barato    LEE Jung-kee 2008/08/12 124 8119
601   Sud-Osetio    LEE Jung-kee 2008/08/11 164 4673
600    8-a Internacia Himalaja Renkontiĝo    LEE Jung-kee 2008/08/09 197 8306

    : List [1][2][3][4] 5 [6][7][8][9][10]..[17]   [´ÙÀ½ 10°³]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2010 Zeroboard / skin by Webdimall