초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: En la 29-a de Julio/ Internacia Vespero
LEE Jung-kee  (Homepage) 2011-07-30 14:54:50, Hit : 900, Rec. : 85
- Download #1 : v.JPG (182.6 KB), Download : 18

- Download #2 : i.JPG (176.2 KB), Download : 15


[Foto1] Pri venonta UK en Hanojo, Vjetnamio
[Foto2] Internacia Vespero
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Hodiaw estas lasta tago de la programo de la kongreso.
Matene frue mi startis al la kongresejo kaj cxeestis en la komitata kunsido.
En la komitata kunsido mi estis elektita kiel unu el tri Elekto-komisionanoj.
Posttagmeze, mi direktis al la kunsido ' Venontaj UK-oj' por gajni novajn informojn pri Hanoja UK, kiu okazos en la jaro 2012.
Kaj la amuza 'Awkcio',kiujn Humprey Tonkin prezidis.
La kongresa numero '1' estis vendita je 999 danaj kronoj (cx.200,000 wonoj).
Vespere, Internacia Vespero okazis.
La programo estis la plej bona kaj enhavricxa 'Internacia Vespero',kiun mi spertis.

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Elekta komisiono trovita, strategia plano mankas
La elekton de la nova estraro preparos la triopo Ulrich Lins, Lee Jung-kee kaj Nico Huurman. Ili konsistigas la novan elektan komisionon de UEA, elektitan en la vendreda kunsido de la komitato en Kopenhago. La komitato ankaŭ decidis portempe ĉesigi du branĉojn de la Belartaj Konkursoj. Anstataŭe povos esti kreita publika kantokonkurso, kies gajnanton elektos la kongresanoj. Nova strategia plano ne estis aprobita. Anstataŭe la ĝisnuna plano plu validos, kvankam ĝia tempohorizonto finiĝis en la jaro 2010.


Entute 51 komitatanoj ĉeestis en la salono Hodler vendrede matene, kiam estis malfermita la dua kaj fina kunsido de la supera decida organo de UEA. Ekster la pordoj de la salono okazis konstrulaboroj, kaj foje la bruo de buldozo dronigis la voĉojn de la komitatanoj.

Iu en la publiko supozis, ke la bruego povas esti kaŭzita de Akademio Internacia de Sciencoj, kiu, laŭ la subkomitato pri scienca agado, en lastatempa raporto avertis pri sia baldaŭa kolapso. Kongresano Steven Brewer el la publiko asertis, ke pri tio tamen ne povas temi.

- AIS neniam havis tiel grandan motoron, li argumentis.

La unua punkto en la tagordo estis la elekto de la trimembra elekta komisiono, kiu preparos la elekton de la sekva estraro de UEA, okazonta post du jaroj. Antaŭ la voĉdonado tri kandidatoj mallonge prezentis sin kaj rakontis kion ili volus fari en la elektokomisiono.

Komencis Nico Huurman, 24-jara estrarano de TEJO el Nederlando:

- Mi ŝatus trovi kandidatojn, kiuj ne nepre estu junaj, ĉar oni devas havi multajn spertojn el la Esperanto-movado, sed plej grave ili estu emaj al kelkaj ŝanĝoj. UEA estu pli malferma al reta agado, kiel reta voĉdonado kaj retaj ebloj por la komitato.

Lee Jung-kee el Koreio parolis mallonge pri sia profesia fono.

Plej longan sinprezenton faris Ulrich Lins. Laŭ li, la diskutoj dum la kongreso montras, ke la esperantistoj havas grandajn atendojn al UEA, kaj ke la asocio neniom perdis el sia graveco dum sia centjara historio.

- La esperantistoj atendas de UEA kompetentan gvidon. Al tio apartenas la klopodo integri en UEA kiel eble multe el tiuj iniciatoj en la reta mondo, pri kies bonaj atingoj ni aŭdis multon dum tiu ĉi kongreso. Ŝajnas al mi tute evidenta la fakto ke la kresko de la retaj lernintoj prezentas al UEA novan, senprecedencan defion.

Alfronti tiun defion estos laŭ Lins unu el la gravaj taskoj de la sekva estraro de la asocio.

- Mi sentas min iom kompetenta por la serĉado de kapabluloj por la nova estraro de UEA, ĉar mi delonge estas komitatano, dum ses jaroj apartenis al la estraro de UEA, kaj iom bone konas la Centran Oficejon, regule vizitinte ĝin dum iom pli ol kvardek jaroj.

Ĝuste la Centra Oficejo laŭ Lins estas unu el la ĉefaj prioritatoj:

- La movado emas identigi UEA-n kun ĝia roterdama oficejo. Decidi pri la monrimedoj bezonataj por bona funkciado de CO apartenas al la plej respondecaj taskoj de la estraro.

De la kandidatoj por la estraro Ulrich Lins atendas fantaziemon, sed ankaŭ klarvidon.

- Dum du jaroj mi ne ĉeestis Universalan Kongreson, kaj kvazaŭ sentas min kabeinta dum du jaroj. Nun mi tute freŝe spertas ĝin kiel fascinan eventon. La UK denove montras kiom da entuziasmo kaj sindediĉo ekzistas en la Eseranto-movado. Tiuj kvalitoj gravegas, mi fieras pri tio, sed gravas ankaŭ analiza kapablo kaj laboro bazita sur planado. La fina celo estas estraro kiu per si aagado montros kion povas rezultigi la entuziasmo kaj laboremo.

La kvara kandidato, Eran Vodevoz el Israelo, ĉeestis la unuan komitatan kunsidon, sed forveturis antaŭ la dua kunsido, kaj lasis mallongan skriban mesaĝon, kiun oni voĉlegis al la komitatanoj.

- Mi estas en bona intergeneracia statuso, unuflanke mi sufiĉe bone konas UEA-n, aliflanke mi estas ankoraŭ sufiĉe libera de iamaj disputoj kaj politikaj konsideroj, kaj tial povas serioze kaj pure konsideri kaj plenumi la taskon, li interalie skribis.

En sekreta voĉdonado Ulrich Lins ricevis 45 voĉojn, Lee Jung-kee 44 voĉojn, kaj Nico Huurman 43 voĉojn. Ili estis elektitaj. Ne elektita estis Eran Vodevoz, kiu ricevis 26 voĉojn.








  : Rec.   : List

991   어린이를 위한 이야기-유튜브 5    LEE Jungkee 2012/02/09 72 662
990   어린이를 위한 이야기-유튜브 4    LEE Jungkee 2012/02/09 71 645
989   어린이를 위한 이야기-유튜브 3    LEE Jungkee 2012/02/09 75 674
988   어린이를 위한 이야기-유튜브 2    LEE Jungkee 2012/02/09 66 640
987   어린이를 위한 이야기-유튜브 1    LEE Jungkee 2012/02/09 72 652
986   Kabe의 번역작품 'Elektitaj fabeloj de Fratoj Grimm'    LEE Jungkee 2012/01/20 87 728
985   IMPRESOJ EN LA MEDITADA RENKONTIGXO (D-ro Markus G...    LEE Jungkee 2012/01/15 79 780
984   뜨는 중국과 에스페란토    LEE Jungkee 2011/12/29 79 718
983   108배 [홍성조 역]    LEE Jungkee 2011/12/29 82 765
982   에스페란토 유투브 만화 감상하시길!    LEE Jungkee 2011/12/28 79 696
981   유투브 / 에스페란토 노래    LEE Jungkee 2011/12/26 67 638
980   Kial UK en Koreio en la jaro 2016?    LEE Jungkee 2011/12/18 79 694
979   일본 에스페란티스토의 하회마을 방문기    LEE Jungkee 2011/12/18 74 628
978   자멘호프 육성(?)을 들어보세요.    LEE Jungkee 2011/12/18 67 657
977   어린이를 위한 에스페란토 유튜브    LEE Jungkee 2011/12/16 73 675
976   자멘호프선생께서 직접 번역하신 '인어 공주' 입니다.    LEE Jungkee 2011/11/21 58 731
975   에스페란토판 '코란(Korano)'을 내려 받으세요.    LEE Jungkee 2011/11/18 73 612
974   에스페란토판 '성경(Sankta Biblio)'을 내려 받으세요.-2    LEE Jungkee 2011/11/18 72 626
973   에스페란토판 '성경(Sankta Biblio)'을 내려 받으세요.-1    LEE Jungkee 2011/11/18 70 698
972   Rezulto de voĉdonado pri la novaj Sep Mirinda...    LEE Jungkee 2011/11/12 69 982
971   Zamenhof Ludoviko Lazaro: Vivo.    LEE Jungkee 2011/10/19 70 699
970   E.SHA epoko en la Komuna Kongreso inter Koreio kaj...    LEE Jungkee 2011/10/16 69 705
969    Granda grupo de koreoj vojaghos al Tajvano en Dec...    LEE Jung-kee 2011/09/21 88 758
968   Spritema mia nepo    LEE Jung-kee 2011/09/14 85 769
967   회화를 잘 하려면, 이 다섯 가지 유형의 문장을 익히세요!    LEE Jungkee 2011/09/10 80 921
966   Radiko 이근택님의 기행문    LEE Jung-kee 2011/09/02 82 799
965   Esperanto-kurso kaj gxia instruo-metodo en Koreio    LEE Jung-kee 2011/08/18 85 868
964    En la 30-a de Julio/ Ferma Ceremonio    LEE Jung-kee 2011/07/31 82 1010
  En la 29-a de Julio/ Internacia Vespero    LEE Jung-kee 2011/07/30 85 900
962   En la 28-a de Julio/ Azia Movado kaj aliaj    LEE Jung-kee 2011/07/29 85 855

    : List [1][2][3][4][5][6] 7 [8][9][10]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0