초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: Esperanto-kurso kaj gxia instruo-metodo en Koreio
LEE Jung-kee  (Homepage) 2011-08-18 09:24:00, Hit : 872, Rec. : 85
- Download #1 : diagramo.jpg (55.3 KB), Download : 18


Esperanto-kurso kaj gxia instruo-metodo en Koreio

                                  LEE Jungkee (Koreio)

1. Enkonduko
2. Kursoj en Koreio
   2.1. En universitatoj
   2.2. En Seula Esperanto-Kulturcentro
3. Sxlosila metodo
4. Konkludo
---------------------------------------------
1. Enkonduko
Estas du vojoj por lerni Esperanton en Koreio; en universitatoj kaj en Seula Esperanto-Kulturcentro cxefe por seulanoj.
Krom tiuj kursoj, jare 4 foje okazas landskala kurso-kunveno (dufoje fare de Korea Esperanto-Asocio, dufoje fare de Namkang Esperanto-lernejo)kaj internacia kurskunveno alterne inter Koreio kaj Japanio auxspiciate de Seula Esperanto-Kulturcento el korea flanko kaj Esperanto-Populariga Asocio el japana.
Kaj Esperanta Asocio de Uxonbulismo okazigas cxiujare 'Internacia Esperanto-Meditado'-n internaciskale.

2. Kursoj en Koreio

2.1. En universitatoj

2.1.1. Univ. Dankook
      De la jaro 1985 komencigxis Esperanto-kurso kun 2 notoj en du kampusoj Jukjeon (najbare de Seulo) kaj Chonan. 4 klasoj estas arangxataj po 70 kursanoj maksimume. La honora prez. de la univ. Dankook estas d-ro CHANG Chonngsik, kiu estas Honora Patrono de UEA.

2.1.2. Univ. Wonkwang
      De la jaro 2003 la univ. akceptis oficiale Esperanton kiel unu el klerigaj lerno-objektoj. 2 klasoj kun 2 notoj. La univ. estas eklezia univ. fondita de korea religio Uxonbulismo. La 4-a cxefgvidanto de la religio Zuasan mem estas esperantisto kaj forta subtenanto por Esperanto.

2.1.3. Univ. Korea Fremdlingva
     De la jaro 2005 la univ. komencis instrui Esperanton kiel unu el klerigaj lerno-objektoj en du kampusoj (Seulo kaj Yongin) kun du notoj.
Estas aparte notinde, ke la plej prestigxa univ. rilate al lingvo-studo sankciis la instruadon de Esperanto paralele kun aliaj naciaj lingvoj.

2.2. En Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK)
SEK estis fondita de LEE Jungkee (Esperanto-nomo Sxlosilo) en la jaro 1991 por instrui Esperanton al civitanoj. La kurso okazis cxiumonate tra 20 jaroj senpauxze, tra kiuj 1600 civitanoj lernis Esperanton gxis la auxg. 2011. La auxgusta klaso de a kuranta jaro estas 236-a kurso. SEK sidas en la centro de Seulo, Myungdong.
SEK havas memorfeston en cxiu kvara jaro, ekz., 'Memore al la 50-a kurso'.
En al 3-a de nov. en 2012, SEK havos memorfeston 'Memore al la 250-a kurso'.


3. Sxlosila Metodo
La kurso cxe SEK okazas 4 foje sabate dum 3 horoj, sume 12 horoj, tra tiom da horoj kursanoj ellernas bazan gramatikon de Esperanto.
Lernante Esperanton, ili renkontas eksterlandajn esperantistojn per Skajpo kaj Fejsbuko, kio donas intereson kaj fresxan impreson pri Esperanto. Gxuste tio estas granda motivo-dono por la komencantoj. Post unu monata kurso, ili dauxrigas sian mezan kurson cxiuvendrede 4 foje monate.
Sxlosilo instruas bazan gramatikon tra 4 fojaj kursoj monate per sia lerno-libro "Baza lernolibro de Esperanto'. Jen estas konkretaj vicoj laux la gramatikaj elementoj.

En la unua tago : Prononco, Personalo, Cxu-demandoj
                  (en la fino de la unua kurso, kursanoj provas paroli
                   kun alilandanoj skajpe kaj spertas guston de Esperanto.)
En la dua tago : Verbo, Ki-demandoj, Infintivo
                  (kursanoj komprenas cxu kaj ki-demandojn. Kaj la rilato inter
                   verbo kaj infinitivo)
En la tria tago : Numeralo, Tabelvortoj, Kondicionalo
                (la rilato inter ki-demandoj kaj tabelvorotj, Ripetas verbo-finajxojn
                 lernante kondicionalon)
En la kvara tago : Komparativo, Participo, Rilativo
                 (lernante participon kursanoj ripete lernas rilatecon inter verbo
                 kaj infinitivo)

Estas grave, ke la kursanoj ripete ekzercas Esperanto-gramatikon, kiun ili lernis antaux unu aux du semajnoj kaj ekzercante konversacion rete kun alilandaj esperantistoj iom post iom ili endronigxas en Esperanto-maron.
Kun lerno-motivo kaj interesigxo, ili jam ellernas bazan gramatikon de Esperanto dum unu monato.
(Bv, referenci diagramon)

4. Konkludo
Dauxra provizo de motivoj al kursanoj kaj veki intereson pri Esperanto estas gravaj en la elementa etapo. Kaj estas pli grave, ke la kurso-gvidantoj ne restigu siajn kursanojn longe en la komencanta etapo. Post baza kurso-periodo, la kursanoj tuj utiligu Esperanton laux siaj hobioj, interesoj, religioj kaj fakoj.
Citante la poemon de d-ro Zamenhof 'La vojo', mi finas mian prezentadon.

        "... Ni semas kaj semas, neniam lacigxas
        pri l' tempoj estontoj pensante.
        Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas,
        ni semas kaj semas konstante..."


  : Rec.   : List

991   어린이를 위한 이야기-유튜브 5    LEE Jungkee 2012/02/09 73 669
990   어린이를 위한 이야기-유튜브 4    LEE Jungkee 2012/02/09 72 651
989   어린이를 위한 이야기-유튜브 3    LEE Jungkee 2012/02/09 77 680
988   어린이를 위한 이야기-유튜브 2    LEE Jungkee 2012/02/09 66 644
987   어린이를 위한 이야기-유튜브 1    LEE Jungkee 2012/02/09 72 656
986   Kabe의 번역작품 'Elektitaj fabeloj de Fratoj Grimm'    LEE Jungkee 2012/01/20 87 734
985   IMPRESOJ EN LA MEDITADA RENKONTIGXO (D-ro Markus G...    LEE Jungkee 2012/01/15 79 786
984   뜨는 중국과 에스페란토    LEE Jungkee 2011/12/29 79 722
983   108배 [홍성조 역]    LEE Jungkee 2011/12/29 82 769
982   에스페란토 유투브 만화 감상하시길!    LEE Jungkee 2011/12/28 80 700
981   유투브 / 에스페란토 노래    LEE Jungkee 2011/12/26 67 643
980   Kial UK en Koreio en la jaro 2016?    LEE Jungkee 2011/12/18 80 698
979   일본 에스페란티스토의 하회마을 방문기    LEE Jungkee 2011/12/18 74 633
978   자멘호프 육성(?)을 들어보세요.    LEE Jungkee 2011/12/18 67 663
977   어린이를 위한 에스페란토 유튜브    LEE Jungkee 2011/12/16 74 681
976   자멘호프선생께서 직접 번역하신 '인어 공주' 입니다.    LEE Jungkee 2011/11/21 58 736
975   에스페란토판 '코란(Korano)'을 내려 받으세요.    LEE Jungkee 2011/11/18 73 616
974   에스페란토판 '성경(Sankta Biblio)'을 내려 받으세요.-2    LEE Jungkee 2011/11/18 72 632
973   에스페란토판 '성경(Sankta Biblio)'을 내려 받으세요.-1    LEE Jungkee 2011/11/18 70 704
972   Rezulto de voĉdonado pri la novaj Sep Mirinda...    LEE Jungkee 2011/11/12 70 988
971   Zamenhof Ludoviko Lazaro: Vivo.    LEE Jungkee 2011/10/19 70 705
970   E.SHA epoko en la Komuna Kongreso inter Koreio kaj...    LEE Jungkee 2011/10/16 69 709
969    Granda grupo de koreoj vojaghos al Tajvano en Dec...    LEE Jung-kee 2011/09/21 88 763
968   Spritema mia nepo    LEE Jung-kee 2011/09/14 85 775
967   회화를 잘 하려면, 이 다섯 가지 유형의 문장을 익히세요!    LEE Jungkee 2011/09/10 80 928
966   Radiko 이근택님의 기행문    LEE Jung-kee 2011/09/02 82 805
  Esperanto-kurso kaj gxia instruo-metodo en Koreio    LEE Jung-kee 2011/08/18 85 872
964    En la 30-a de Julio/ Ferma Ceremonio    LEE Jung-kee 2011/07/31 82 1015
963   En la 29-a de Julio/ Internacia Vespero    LEE Jung-kee 2011/07/30 86 906
962   En la 28-a de Julio/ Azia Movado kaj aliaj    LEE Jung-kee 2011/07/29 85 860

    : List [1][2][3][4][5][6] 7 [8][9][10]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0