초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: Kial UK en Koreio en la jaro 2016?
LEE Jungkee  (Homepage) 2011-12-18 21:01:21, Hit : 698, Rec. : 80


Kio estas UK?

Universala Kongreso de Esperanto estas plej granda festo de ĉiuj esperantistoj, kiuj amas Esperanton kaj respektas d-ron Zamenhof. Ĉiujare UEA organizas la kongreson konsiderante la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. Korea Esperanto-Asocio jam havas sperton okazigi UK-n en la jaro 1994  (la 79-a UK) en la hotelo Walkhill, en kiu partoprenis 1776 kongresanoj. Post la unua UK en Koreio jam pasis 17 jaroj. Mi persone opinias, ke nun estas sekundo KEA serioze pripensi reokazigi UK-n en la jaro 2016.

Okazontaj UK-j

97-a (2012) Hanojo, Vjetnamio (7.28~8.4)
98-a (2013) Rejkjaviko, Islando
99-a (2014) Argentino (nedecidita)
100-a (2015) Francio aŭ Pollando (nedecidita)
101-a (2016) Busano, Koreio (Mia persona opinio)

Kial UK en Busano en 2016?

Sen celo, sen espero

Estas du specoj da homoj, kiuj vivas kun celo aŭ ne havas celon. Mi vidas, ke por Esperanto-movado en Koreio, KEA devas havi konkretan celon. Laŭ mia opinio, tio estas gastigi UK-n en la jaro 2016.
Se tio estus decidita, nia movado pli vigliĝos kaj oni ekhavos grandan motivon por lerni Esperanton.

Nova epoko el Azio

La 101-a UK havas simbolan signifon. Startante novan jarcenton, koreaj esperantistoj povos doni novan esperplenan kuraĝon al tutmondaj esperantistoj, kiuj sentas, ke Esperanto-movado estas iom stagnanta. Mi firme kredas, ke la UK en Koreio povos doni novan venton al tutesperantujo.

KEA jam havas invitrajton

KEA oficiale invitis s-ron Osmo Buller, ĝ. dir. de UEA, en la jaro 2008 por esplori eventualan eblecon gastigi UK-n en Busano en 2012. Tiam li renkontis vicurbestron de Busano kaj tiama vicurbestro montris tre aktivan gastigvolon en Busanon. Osmo tute kontentis kaj nenia obstaklo troviĝis, sed tiam ankaŭ Vjetnama Esperanto-Asocio intencis okazigi UK-n en 2012.
Kiel tiama prez. de KAEM, mi proponis, ke la UK en 2012 estu en Vjetnamio, kondiĉe ke iam baldaŭ UK okazu en Koreio.

Kompetentaj koreaj esperantistoj.

Mi ne dubas, ke koreaj esperantistoj okazigos la UK-n sukcese en la jaro 2016 pro tio, ke en Koreio troviĝas sufiĉe da kompetentaj esperantistoj, kiuj havas pasion kaj amon al Esperanto. Plie, vere nia amata forpasinto d-ro LEE Chong-yeong forte deziris reokazigi UK-n en Koreio kiel eble plej baldaŭ. Kvankam li jam forlasis nin, lia arda amo al Esperanto ĉiam restas ĉe la koro de koreaj esperantistoj.
Konklude dirite, mi proponas, ke estraro de KEA serioze diskutu pri tiu ĉi temo kaj oficiale sendu sian gastigo-deziron al UEA.

( Tiu ĉi temo estis la 11-a Seula Projekto, kiu okazis en la Namkang-a Esperanto-Lernejo (2011. 11.19) 
LEE Jungkee (Komitatano A de UEA)


  : Rec.   : List

991   어린이를 위한 이야기-유튜브 5    LEE Jungkee 2012/02/09 73 669
990   어린이를 위한 이야기-유튜브 4    LEE Jungkee 2012/02/09 72 652
989   어린이를 위한 이야기-유튜브 3    LEE Jungkee 2012/02/09 77 680
988   어린이를 위한 이야기-유튜브 2    LEE Jungkee 2012/02/09 66 644
987   어린이를 위한 이야기-유튜브 1    LEE Jungkee 2012/02/09 72 656
986   Kabe의 번역작품 'Elektitaj fabeloj de Fratoj Grimm'    LEE Jungkee 2012/01/20 87 734
985   IMPRESOJ EN LA MEDITADA RENKONTIGXO (D-ro Markus G...    LEE Jungkee 2012/01/15 79 786
984   뜨는 중국과 에스페란토    LEE Jungkee 2011/12/29 79 722
983   108배 [홍성조 역]    LEE Jungkee 2011/12/29 82 769
982   에스페란토 유투브 만화 감상하시길!    LEE Jungkee 2011/12/28 80 700
981   유투브 / 에스페란토 노래    LEE Jungkee 2011/12/26 67 643
  Kial UK en Koreio en la jaro 2016?    LEE Jungkee 2011/12/18 80 698
979   일본 에스페란티스토의 하회마을 방문기    LEE Jungkee 2011/12/18 74 634
978   자멘호프 육성(?)을 들어보세요.    LEE Jungkee 2011/12/18 67 663
977   어린이를 위한 에스페란토 유튜브    LEE Jungkee 2011/12/16 74 681
976   자멘호프선생께서 직접 번역하신 '인어 공주' 입니다.    LEE Jungkee 2011/11/21 58 737
975   에스페란토판 '코란(Korano)'을 내려 받으세요.    LEE Jungkee 2011/11/18 73 616
974   에스페란토판 '성경(Sankta Biblio)'을 내려 받으세요.-2    LEE Jungkee 2011/11/18 72 632
973   에스페란토판 '성경(Sankta Biblio)'을 내려 받으세요.-1    LEE Jungkee 2011/11/18 70 704
972   Rezulto de voĉdonado pri la novaj Sep Mirinda...    LEE Jungkee 2011/11/12 70 989
971   Zamenhof Ludoviko Lazaro: Vivo.    LEE Jungkee 2011/10/19 70 705
970   E.SHA epoko en la Komuna Kongreso inter Koreio kaj...    LEE Jungkee 2011/10/16 69 710
969    Granda grupo de koreoj vojaghos al Tajvano en Dec...    LEE Jung-kee 2011/09/21 88 763
968   Spritema mia nepo    LEE Jung-kee 2011/09/14 85 775
967   회화를 잘 하려면, 이 다섯 가지 유형의 문장을 익히세요!    LEE Jungkee 2011/09/10 80 928
966   Radiko 이근택님의 기행문    LEE Jung-kee 2011/09/02 82 805
965   Esperanto-kurso kaj gxia instruo-metodo en Koreio    LEE Jung-kee 2011/08/18 85 873
964    En la 30-a de Julio/ Ferma Ceremonio    LEE Jung-kee 2011/07/31 82 1015
963   En la 29-a de Julio/ Internacia Vespero    LEE Jung-kee 2011/07/30 86 906
962   En la 28-a de Julio/ Azia Movado kaj aliaj    LEE Jung-kee 2011/07/29 85 860

    : List [1][2][3][4][5][6] 7 [8][9][10]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0