초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: Letero al Kofman
LEE Jung-kee  (Homepage) 2010-12-05 20:33:29, Hit : 1,204, Rec. : 157

Letero al Kofman
El la letero de Lazaro Ludoviko Zamenhof al s-ro Abraham Kofman en Odeso, 28 majo 1901


Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen sufiĉe instruita de la sperto mi ne estas optimisto! Estis tempo, kiam Volapük staris ankoraŭ multe pli brilante, kaj tamen... rapide kiel fulmo Volapük falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus, nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon "eliros el la modo", ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo Internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj.

Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t. e. sen kreo de neŭtrala popolo.


*  *  *

La supra letero estis respondo de Zamenhof al juda esperantisto, kiu estis ricevinta la ruslingvan broŝuron "Hilelismo" (Varsovio, januaro 1901), kie Zamenhof, sub la pseŭdonimo Homo Sum, interalie skribis:
Estas vero, ke el fikcia popolo, donanta al siaj anoj nenian apogilon, ĝi transformiĝos en realan popolon, en efektivan, ligitan inter si per realaj ligiloj fratan familion; sed samtempe ĝi el popolo genealogie-loka transformiĝos en popolon idean, neŭtrale-homan. Tiu ĉi popolo havos en si nenion teritorian, ĉar dissemitaj tra la tuta mondo ĝiaj anoj havos ĉiu sian naturan patrujon; la religio de tiu ĉi popolo havos nenion komunan kun la teritorio, kun ia tribo aŭ gento, sed portos karakteron neŭtrale-homan, kaj ĉiu deziranta, de kiu ajn origino li estus, havos eblecon aparteni al ĝi; la lingvo de tiu ĉi popolo al neniu estos fremda, heredo de fremdaj prauloj, ĝi estos neŭtrale-homa.

Tiun vidpunkton de Zamenhof atestas ankaŭ aliaj dokumentoj, ekzemple la letero 2 oktobro 1905 al pastoro Schneeberger, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, kie oni legas:
La kreado de malgranda neŭtrale-homa popolo, en kiun iom post iom povus enverŝiĝi kaj solviĝi ĉiuj popoloj de la mondo, estas la tuta celo de mia vivo. La esperantismo estas nur *parto* de tiu ĉi ĝenerala ideo. Sed por ke la ĝenerala ideo (kiun multaj esperantistoj certe ne volos akcepti) ne malhelpu la aferon *esperantan*, tial mi ne ligos ĝin kun la esperantismo, sed mi proponos en la [Ĝeneva] kongreso, ke ni kreu inter ni *sekcion* de esperantistoj-"homaranoj".
Kaj el la preskaŭ samdata letero de Zamenhof al Javal, 24 septembro 1905:
Tiu ĉi malgranda popoleto, kiu havus sian konstantan kulturan centron en unu el la urboj de la neŭtrala Svisujo, prezentus fundamentan grupon, kiu iom post iom ensorbus en sin ĉiam pli da homoj el ĉiuj nacioj kaj estus la komenco de la estonta lingve kaj religie unuigita homaro.

*  *  *


Laŭ Zamenhof, Lingvo Internacia (aŭ neŭtrale-homa) estas unuavice la lingvo de la homaranoj. Homarano ne ekestas pro familia (ius sanguinis) aŭ teritoria deveno (ius soli), sed pro religia elekto (ius fidei) kombinita al lingva elekto (ius sermonis).

Bulonjo 1905 ne ekskludis ke la esperantistaro povas evolui ĝis nova popolo, sed ĝi specife insistis pri pragmataj celoj. Raŭmismo reprenas la internan ideon de Zamenhof, privilegiante la lingvon kiel unusolan koherigan kaj identigan faktoron, surbaze de la dume disvolvita kulturo en tiu lingvo. Tial en la Esperanta Civito ne ekzistas la ius fidei, sed firmiĝis la ius sermonis.


  : Rec.   : List

931   자멘호프 전기-10    LEE Jungkee 2011/02/08 135 1383
930   자멘호프 전기-9    LEE Jungkee 2011/02/07 142 1391
929   자멘호프 전기-8    LEE Jungkee 2011/02/06 150 1353
928   자멘호프 전기-7    LEE Jungkee 2011/02/05 191 1394
927   자멘호프 전기-6    LEE Jungkee 2011/02/03 138 1337
926   자멘호프 전기-5    LEE Jungkee 2011/02/03 155 1298
925   자멘호프 전기-4    LEE Jungkee 2011/02/02 143 1315
924   자멘호프 전기-3    LEE Jungkee 2011/02/01 142 1348
923   자멘호프 전기-2    LEE Jungkee 2011/01/31 143 1350
922   자멘호프 전기-1    LEE Jungkee 2011/01/30 143 1534
921     이 책에 대하여    LEE Jungkee 2012/10/25 86 559
920   '좋은 생각' 을 읽다가,    LEE Jung-kee 2011/01/29 139 1145
919    Esperanto kaj mi (에스페란토와 나)    LEE Jung-kee 2011/01/23 153 1474
918   Esperanto, kiu estis cxio por mi en mia vivo    LEE Jung-kee 2011/01/23 198 1299
917   Robert Frost 의 시 감상    LEE Jung-kee 2010/12/25 140 1331
916    Eĉ birdoj pepis esperante en la Zamenhofa ta...    LEE Jung-kee 2010/12/17 150 1425
915   Du leteroj de L. L. Zamenhof    LEE Jung-kee 2010/12/11 147 1244
914   [시 감상]Se mi estus rozo / 내가 만약 장미라면    LEE Jung-kee 2010/12/10 155 1301
913   Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Es...    LEE Jung-kee 2010/12/09 147 1287
912   자멘호프박사 사진들    LEE Jung-kee 2010/12/07 139 1223
  Letero al Kofman    LEE Jung-kee 2010/12/05 157 1204
910   Nova malnova letero de Ludoviko Zamenhof    LEE Jung-kee 2010/12/05 147 1232
909   Unu letero de Zamenhof    LEE Jung-kee 2010/12/05 169 1223
908   Al Sro de Beaufront    LEE Jung-kee 2010/12/05 152 1202
907   Enigmoj de Ludoviko Zamenhof    LEE Jung-kee 2010/12/05 156 1271
906   Du leteroj de L. L. Zamenhof    LEE Jung-kee 2010/12/05 158 1190
905   [단국대학교(죽전) 목3.4 도예과 32100391 조희선] Mi volas....    조희선 2010/11/27 145 1696
904   [원광대학교 수7,8] 한의예과 20092690 노지현    노지현 2010/11/26 183 1474
903   [단국대학교 천안 화 3,4] 법학과 52090490 윤보라    윤보라 2010/11/26 152 1438
902     [re] [단국대학교 천안 화 3,4] 법학과 52090490 윤보라    CHO Myoung-ja 2010/11/27 152 1433

    : List [1][2][3][4][5][6][7][8] 9 [10]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0